Karlstein am Main










































































Karlstein am Main





Blazono

Karlstein am Main (Germanio)

DMS

Red pog.svg





Karlstein am Main in AB.svg

Federacia lando

Bavario

Distriktaro

Malsupra Frankonio

Distrikto

Distrikto Aschaffenburg

Urborajtoj


Koordinatoj

50°2′56″N 9°1′6″O  /  50.04889°N, 9.01833°O / 50.04889; 9.01833 (Karlstein am Main)Koordinatoj: 50°2′56″N 9°1′6″O  /  50.04889°N, 9.01833°O / 50.04889; 9.01833 (Karlstein am Main)

Alto super la marnivelo

110 m

Areo
12,68 km²

Loĝantaro
7968 (stato 2015-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]

Telefona antaŭkodo
06188

Poŝtkodo
63791

Aŭtomobila kodo
AB

Oficiala Municipokodo
09671114

Subdivido
2 komunumopartoj (Ortsteile)

Komunumestro
Winfried Bruder

Adreso de la administrejo
Am Oberborn 1
63791 Karlstein

Oficiala retejo

http://www.karlstein.de







v  d  r


Information icon.svg



Karlstein am Main estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Aschaffenburg kaj en la distriktaro Malsupra Frankonio de la federacia lando Bavario, borde de la rivero Majno. Fine de decembro 2015 la komunumo havis 7 968 loĝantojn.


La imperiestro Karolo la Granda ofte estis en la monaĥejo Seligenstadt aliflanke de la rivero Majno, kaj ŝatis pasi la riveron kaj ĉasi en la arbaro de la nuna komunuma teritorio. La limŝtono borde de la rivero, kiu dividis la arbaran teritorion de la komunumo Seligenstadt, oni nomis "karola ŝtono", aŭ germanlingve "Karlstein". Tiel anekdote la arbara teritorio ricevis sian nomon.


Kadre de administra reformo de 1818 en Bavario el pluraj antaŭaj loĝlokoj ekestis la komunumoj Großwelzheim kaj Dettingen am Main, kiuj en 1975 en plia administra reformo estis kunigita al nova komunumo Karlstein. Jam en 1961 en la tiama komunumo Großwelzheim finkonstruiĝis la unua eksperimenta atomenergia aŭ nuklea centralo de Germanio, kiu ĉesis produkti elektron en 1985 kaj ĝis la jaro 2010 estis plene malkonstruata. Poste sur la komunuma teritorio sekvis du pliaj atomenergiaj centraloj, nomataj "Großwelzheim" (produktis elektron en 1970 kaj 1971) respektive "Karlstein" (produktis elektron inter 1961 kaj 1981): memore al la tri energicentraloj la suba parto de la komunuma blazono bildigas simbolon de atomo.




  • Kategorio Karlstein am Main en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)











Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Prelog