Libroeldonejo Kriterion




Kriterion Könyvkiadó, rumane: Editura Kriterion (Libroeldonejo Kriterion) estas ŝtata libroeldonejo en Rumanio.




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Fondintanoj


  • 3 Redaktoroj


  • 4 Eldonaĵoj


  • 5 Bibliografio


  • 6 Eksteraj ligiloj





Historio |


Ĝi estis fondita en 1969 en Bukareŝto.



Fondintanoj |


La fondintanoj estis: Géza Domokos (direktoro 1969-1990), Lajos Bálint (teknikredaktoro en Cluj-Napoca, Pál Bodor, Emma Botár, Gyula Dávid (redaktoro en Cluj-Napoca), Ferenc deák, Hedi Hauser, Kacsó Gáborné, Erzsébet Kovács.



Redaktoroj |


La pli malfruaj redaktoroj: János András, V., András Bodor, László Csiki, Éva Gergely, Judit Kacsó, Gusztáv Molnár, Rudolf Németi, Judit M. Szemlér, Annamária Osvát, Gyula H. Szabó, Sándor Szilágyi N. Readaktoroj en Cluj-Napoca: Ferenc Bréda, László Csiki, Tibor Kálmán Dáné, Péter Egyed, János Géczi (teknikredaktoro), Ferenc Hatházy, Imre Mikó, Géza Páskándi, Anikó Salamon, Zsolt Szabó, Mária Vofkori.



Eldonaĵoj |


Ĝi eldonis originalajn kaj tradukitajn verkojn unuavice beletristikajn, sed ankaŭ sciencajn, artajn, historiajn kaj etnografiajn en la lingvoj de nacimalplimultoj kaj en rumana lingvo por rumanoj pri la rumaniaj nacimalplimultoj. Ĝi eldonis ĝis 1990 entute 3504 (2158 hungare) titolojn en 13 lingvoj, en 28 milionoj da eldonnomro (24,5 milionoj hungare). La duono de la libroj aperintaj en hungara lingvo en Rumanio en tiu periodo estis eldonitaj de tiu eldonejo. La nuna direktoro estas Gyula H. Szabó.



Bibliografio |


  • Domokos Géza: Igevár. Pallas-Akadémia Könyvkiadó, Csíkszereda, 2002.


Eksteraj ligiloj |



  • [1]Ĝia retpaĝo.

Retejo de la eldonejo







Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár