Jan Nowak-Jeziorański
Jan Nowak-Jeziorański, ĝuste Zdzisław Antoni Jeziorański pseŭdonomo Janek, Jan Zych (naskiĝis la 2-an de oktobro 1914 en Berlin, mortis la 20-an de januaro 2005 en Varsovio) – pola politologo, socia aganto, ĵurnalisto kaj soldato de Pola Enlanda Armeo, kuriero kaj misiisto de la Komandejo de Pola Enlanda Armeo kaj de la Pola Registaro en Londono. Kavaliro de la Ordeno de Blanka Aglo.
Enhavo
1 Antaŭ la dua mondmilito
2 Periodo de emigracio post 1945
3 Publikaĵoj
4 Bibliografio
5 Eksteraj ligiloj
Antaŭ la dua mondmilito |
Naskiĝis nokte la 2-an/3-an de oktobro 1914. Zdzisław Jeziorański la plej grandajn meritojn kaj famon akiris kiel Jan Nowak. Sub tiu ĉi okupacia pseŭdonomo disvolvis dummilitan kurieran agadon kaj en la postaj jaroj uzis ĝin ankaŭ antaŭ la mikrofonoj de la Radio Libera Eŭropo. Li estis filo de Wacław (mortis en 1918), oficisto de asekura societo kaj Elżbieta Piotrowska (mortis en 1975).
Periodo de emigracio post 1945 |
Post la dua mondmilito restis Okcidente, loĝante en Londono, Munkeno kaj Vaŝingtono. En la jaroj 1948–1951 laboris en pollingva filio de brita BBC. Lia agado en Britio helpis konsciigi okcidentan publikan opinion pri grandeco de germanaj-naziaj krimoj en la tuta Pollando. Fine de 1951 ekgvidis Radion Libera Eŭropo. Li dum kelkaj monatoj ĝin organizis, kreante antaŭ ĉio ties skipon. La unua disaŭdigaĵo al Pollando estis la 3-an de majo 1952. La pollingvan filion de ĝi li gvidis seninterrompe ĝis la 1-a de januaro 1976, kiam anstataŭis lin Zygmunt Michałowski (1918-2010).
Post sia retiriĝo dum 20 jaroj aktivis en Kongres Polonii Amerykańskiej (Kongreso de Pola-Usona Diasporo) (landa direktoro 1979–1996). Li ankaŭ estis konsultanto de Nacia Sekureca Konsilio de Usono. Dum pluraj jaroj aktivis en la pola diasporo, kaj danke al siaj signifaj influoj en usonaj regopovoj ludis ŝlosilan rolon dum akcepto de Pollando al NATO. Membro de Pola Scienca Societo en Ekzilo (de 1985).
Publikaĵoj |
Polska droga ku wolności 1952-1973 (Pola vojo al libereco), Gryf Publications Ltd, Londono 1974
Kurier z Warszawy (Kuriero el Varsovio), Odnowa, Londono 1978, ISBN 0 903705 184 (malmola kovrilo), ISBN 0 903705 656 (mola kovrilo); landaj eldonoj ekster la cenzuro post 1981, unua oficiala eldono: Wydawnictwo Res Publica 1989, ISBN 83-7006-102-8
W poszukiwaniu nadziei (Serĉante esperon), "Czytelnik" 1993, ISBN 83-07-02295-9
Rozmowy o Polsce (Konversacioj pri Pollando), Czytelnik" 1995, ISBN 83-07-02466-8
Polska wczoraj, dziś i jutro (Pollando hieraŭ, hodiaŭ kaj morgaŭ), "Czytelnik" 2000, ISBN 83-07-02748-9
Fakty, wydarzenia, opinie (Faktoj, eventoj, opinioj), "Czytelnik" 2001, ISBN 83-07-02857-4
Polska z bliska (Pollando de proksime), Wydawnictwo Znak 2003, ISBN 83-240-0296-0
Polska droga do NATO / Poland’s road to NATO, Towarzystwo Przyjaciół Ossolineum 2006, ISBN 83-7095-079-5
Bibliografio |
- Jarosław Kurski, Jan Nowak-Jeziorański (enkonduko: Władysław Bartoszewski), Świat Książki, Warszawa 2005, ISBN 83-7391-994-5
- Alfred Wierzbicki, Jan Nowak Jeziorański (1913-2005) (aŭtoroj: Jacek Taylor, Józef Życiński, Władysław Bartoszewski, Zbigniew Brzeziński, Paweł Machcewicz, Dobrosława Platt, Wydawnictwo Archidiecezji Lubelskiej „Gaudium” 2006, ISBN 83-89659-63-8
Eksteraj ligiloj |
- Interreta paĝo dediĉita al Jan Nowak-Jeziorański
- Son-arkivo de la Radio Libera Eŭropo, kun la unua alparolo de Jan Nowak-Jeziorański
Interreta paĝo de la fondaĵo de Kolegio de Orienta Eŭropo, fondita de Jan Nowak-Jeziorański
Raporto pri malkovro de la monumento – benko al Jan Nowak-Jeziorański en Varsovio- Kabineto de Jan kaj Jadwiga Nowak-Jeziorańska