Fora Oriento






Mapo


Fora Oriento, aŭ prefereble Ekstrema Oriento laŭ PIV, rilatas per eŭropcentra referenco al Orienta Azio, t. e., azia bordo de Pacifiko kaj eĉ foje partoj de hinda bordo. Tiu esprimo ne estas geografie ekzakta kaj oni ofte ne konsideras pacifikan bordon de Rusio kiel Foran Orienton, sekve ankaŭ kulturaj kaj historiaj aspektoj estas referitaj en tio.


Jenaj mondpartoj estas ofte rigardataj kiel Fora Oriento:



  • Rusia Fora Oriento


  • Ĉinio (ekscepte Tibeto, Qinghai kaj Xinjiang)

  • Japanio

  • Norda Koreio

  • Suda Koreio

  • Tajvano


Foje estas rigardataj kiel Fora Oriento:



  • Kamboĝo

  • Laoso

  • Mongolio

  • Tajlando

  • Vjetnamio


Foje ankaŭ, oni inkluzivas Baraton en Fora Oriento, sed neniam Pakistanon.



Vidu ankaŭ |




  • Mezoriento por "Kritiko pri Eŭropcentrismo"

  • Orienta Azio

  • Oriento

  • Proksima Oriento

  • Sud-Orienta Azio



Bibliografio |


  • Okakura Kakuzo, La libro de teo, tradukis el angla T. Nakamura, eld KOSMO, Osaka, 1965.









Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár