Altnaza antilopo




















Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Altnaza antilopo


Maskla altnaza antilopo (Saiga tatarica)
Maskla altnaza antilopo (Saiga tatarica)


Biologia klasado


































Regno:

Animaloj Animalia

Filumo:

Ĥorduloj Chordata

Klaso:

Mamuloj Mammalia

Ordo:

Parhufuloj Artiodactyla

Familio:

Bovedoj Bovidae

Subfamilio:

Antilopenoj Antilopinae

Genro:

Saiga

Specio:

S. tatarica



Dunomo


Saiga tatarica


Konserva statuso

CR


Aliaj Vikimediaj projektoj







Wikispecies-logo.svg

Sistematiko en Vikispecioj








Commons-logo.svg

Komunejo pri Altnaza antilopo









v  d  r


Information icon.svg



La altnaza antilopo (Saiga tatarica) el la ordo de parhufuloj kaj familio de bovedoj loĝas en Ŝinĝjango kaj la Interna Mongolio de Ĉinio, iama Sovetunio kaj Mongolio. Somere ĝi surhavas dorse flavbrunajn harojn, sed ĝiaj gropaj makuloj, abdomeno kaj vosto prezentiĝas blankaj. Vintre ĝi sin vestas per densa, longa kaj tute blanka hararo. Ĝi distingiĝas ĉefe per sia ŝvela nazo kun naztruoj malsupren direktitaj. Ĝi longas 1,2-1,7 m., altas 75–80 cm. kaj pezas 36–69 kg. La kornoj de la maskla besto estas rektaj kaj eĝhavaj kun longeco de 20–26 cm. La femala besto ne portas kornojn.


La antilopoj vivas sur vastaj dezertaj aŭ duondezertaj ebenaĵoj, kie la temperaturo draste ŝanĝiĝas en tagnokto. Ili agas ofte en eta grupo el kelkaj ĝis dekkelkaj. Aŭtune ili amase migras suden, al valoj kie abundas herboj kaj regas varmeta klimato. La sekvantan aprilon ili revenas norden, en malgranda grupo, 2-6-ope. Tiam la masklaj bestoj iras en la fronto kaj la femalaj poste. En la somera restadejo ili kolektive agas. Malaltaj arbustoj kaj herboj estas iliaj manĝaĵoj. Manĝinte sukoplenan manxgaĵon, ili ne soifas dum longa tempo. Hardite de la medio, ili ne timas froston, sed humidecon. Ili estas akraflaraj kaj kuras rapide, la rapideco de ilia kurado atingas 60 km. hore. Ili pariĝas en decembro. Post gravedeco de ĉ. kvin monatoj, la femala besto naskas en la sekvanta majo, ĉiufoje 1-3 idojn. Ĝenerale, ĝi naskas unu idon en la unua nasko kaj du aŭ hazarde tri idojn en la postaj naskoj. Post 30 minutoj la novnaskito povas stariĝi, post ses horoj ĝi povas sekvi sian patrinon, kaj post ok monatoj ĝi fariĝas same granda kiel ĝiaj gepatroj. En la pasinteco ekzistis multaj altnazaj antilopoj, sed pro troa ĉasado ili preskaŭ neniiĝis en la mondo. Nun ili estas rigore protektataj. La bredataj altnazaj antilopoj ne povas vivi longan tempon. La korno de la besto estas valora drogo.





Altnaza antilopo





Vidu ankaŭ |






Portala ikono Portalo pri Zoologio


  • Emin-vala stepo


Eksteraj ligiloj |



  • Altnaza antilopo ( WWF ) angle



Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár