Carmelo Lisón Tolosana




Carmelo Lisón Tolosana, naskiĝis en novembro 1929 en La Puebla de Alfindén (Zaragozo), estas doktoro pri Filozofio kaj Beletroj ĉe la Universitato de Madrido kaj pri Socia kaj Kultura Antropologio ĉe la Universitato de Oksfordo. Li estas ankaŭ emerita profesoro de Socia Antropologio en la Komplutensa Universitato de Madrido (1979).


Li verkis dudekon da libroj, krom kunlaboraĵoj en diversaj publikigaĵoj, pri antropologiaj temoj [1]. Kiel rezulto de liaj verkoj sur la kampo de Galegio, li publikigis, inter aliaj verkoj, Kultura Antropologio de Galegio (1971) aŭ Sibolaj-moralaj profiloj de la galega kulturo (1984).


En 1966 li publikigis en Oksfordo sian tezon pri "Belmonte de los Caballeros", neeldonita en Hispanio kvankam uzata kiel studibro en multnombraj universitatoj eŭropaj kaj usonaj, laŭ liaj asertoj mem. Multaj el liaj eseoj kaj verkoj rilatas al lia naskiĝloko, Aragono, kaj pri Galegio, pro kio li ricevis la agnoskon de ambaŭ aŭtonomaj hispanaj regionoj. Ankaŭ li dediĉis kelkajn el liaj eseoj al la esplorado pri la sorĉado kaj la demono.



Verkoj |



  • Antropología cultural de Galicia. Akal, Madrido, 1971, ISBN 84-460-2162-5.

  • La antropología social en España. Siglo Veintiuno de Españo Editores, 1971, ISBN 978-84-323-0043-1.

  • Estructura antropológica de la familia en España, Karpos, Madrido, 1976.

  • Invitación a la Antropología cultural en España. Akal, Madrido, 1971, ISBN 978-84-460-2240-4.

  • Antropología social y hermenéutica. Fondo de Cultura Económica, Madrido, 1983, ISBN 84-375-0231-4.

  • Endemoniados en Galicia hoy. 1984

  • Individuo, estructura y creatividad: etopeyas desde la antropología cultural. 1984

  • Perfiles simbólico-morales de la cultura gallega. 1984

  • Antropología social: reflexiones incidentales. 1987

  • La España mental. 1. El problema del mal. 1990

  • Demonios y exorcismos en los siglos de oro. 1990

  • Endemoniados en Galicia hoy. La España mental II. 1990

  • La imagen del rey: monarquía, realeza y poder ritual en la Casa de los Austrias. (Con Salustiano del Campo Urbano). 1991

  • Individuo, estructura y creatividad. 1992

  • Aragoneses: políptico desde la Antropología Social. 1992

  • Las brujas en la historia de España. 1992

  • Las máscaras de la identidad: claves antropológicas. 1997

  • La Santa Compaña: fantasías reales, realidades fantásticas. 1998

  • Caras de España: desde mi ladera. 2002

  • La España mental. 2. El problema del mal. 2004

  • Brujería, estructura social y simbolismo en Galicia. 2004

  • Antropología cultural de Galicia (obra recopilatoria en 6 vols.) 2004

  • La fascinación de la diferencia. La adaptación de los jesuitas al Japón de los samuráis, 1549-1592. 2005

  • Introducción a la antropología social y cultural. 2007



Eksteraj ligiloj |


  • Retpaĝaro dediĉata al la Fondaĵo de Carmelo Lisón Tolosana



Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár