Vakcino






Vakcino kontraŭ variolo, malsano kiu malaperis danke al vakcinado


Vakcino estas substanco, injektebla aŭ trinkebla, estiganta ĉe la organismo imunecon kontraŭ iu mikroba aŭ parazita malsano.[1] Vakcino prezentas mortigitajn aŭ senfortigitajn mikrobojn aŭ rekte izolitajn antigenojn sen infektaj elementoj, kiuj okazigas imunan respondon de la korpo, ofte per produktado de antikorpoj.


La celo de vakcinado estas plifortigi la respondojn de la homa korpo al mikroboj kiuj povas okazigi malsanojn. Se la korpo jam konas la kulpajn mikrobojn pro antaŭa infekto aŭ vakcino, ĝi povas respondi pli rapide kaj efike tiel ke la simptomoj de la malsano estos malpli fortaj aŭ neekzistantaj.


Ofte necesas vakcini plurfoje kontraŭ la sama malsano por plifortigi la imunan respondon, ĉefe dum la du unuaj jaroj de vivo, inter la gravaj vakcinoj estas tiuj kontraŭ Haemophilus, hepatito B, Streptococcus pneumoniae, Neisseria meningitidis, morbilo, rubeolo kaj mumpso. La forteco de imuna respondo povas malfortiĝi kun la tempo, do ankaŭ tie regulaj vakcinoj estas bezonataj kiel por kokluŝo. Kutime, nur unu injekto estas bezonata kontraŭ tuberkulozo. Kontraŭ gripo, vakcino estas ĉiujare bezonata, ĉar gripo estas kaŭzata de pluraj virusoj kiuj havas malsamajn antigenojn, kaj kiuj povas rapide evolui.


Kelkfoje, vakcino permesas protekti kontraŭ pluraj malsanoj samtempe, kiel difterio, tetano kaj poliomjelito. Tiuj vakcinoj estas oportunaj, ĉar malpli da injektoj estas bezonataj, do popolo estas pli facile protektata. Esploristoj ankaŭ provas krei vakcinojn, kiuj liberigas la antigenojn je pluraj momentoj, tiel ke vakcini plurfoje por plifortigi la imunan respondon ne estos bezonata.[2]


BovinaJenera vakcino estas antivariola likvo el la pustuloj de mamoj de bovinoj, trafitaj de pokso.


Pasteŭra vakcinado estas vakcinado per senfortigitaj kultivaĵoj, ekz. antiantraksa vakcinado.



Grupa Imuneco |


Kiam sufiĉe da homoj en iu grupo estas vakcinata, mikrobo ne povas infekti sufiĉe da homoj por disvastiĝi. Pro tio, eĉ tiuj, kiuj ne ricevis vakcinon estas protektataj. Oni nomas tion grupa imuneco. Kelkaj homoj ne povas ricevi vakcinon ĉar ili havas alergion aŭ havas malfortan imunan sistemon. Tamen, tiu grupa imuneco estas facile rompita se elcento de la popolo decidas ĉesi vakcinadon pro personaj kredoj. Tio endanĝerigas aliajn homojn kaj reaperigas malsanojn en lokoj kie ili antaŭe malaperis.[3]



Referencoj |





  1. Difino de vakcino en Vortaro.net. Alirita 15an de Septembro 2017.


  2. Ĉu unu injekto sufiĉos por ĉiuj vakcinoj?. Alirita 15an de Septembro 2017.


  3. Socia justeco kaj publika sano kiel principoj fronte al la neatendita kontraŭstara sinteno al vakcinoj. Alirita 15an de Septembro 2017.




Vidu ankaŭ |


  • Kontraŭvariola vakcino



Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár