Henry Kamen
Henry A. Kamen (naskiĝis en 1936 en Jangono, Birmo, tiam Brita Hindio) estas brita historiisto.
Enhavo
1 Biografio
2 Kariero
3 Elektitaj publikaĵoj
4 Elektitaj recenzaj citaĵoj pri li
5 Referencoj
Biografio |
Henry Arthur Kamen naskiĝis en Jangono en 1936,[1] kiel filo de Maurice Joseph Kamen, naftoindustria inĝeniero laŭ familia deveno parte angla, parte birma, kaj lia edzino, 'Agnes Frizelle, laŭ familia deveno duone irlande angla kaj duone nepala.[2] Kamen estis edukita en privata internuleja mezlernejo en Londono, ricevis stipendion studi en la Universitato de Oksfordo, kaj tie doktoriĝis. Dum la armea servo li studis la rusan, kaj lia unua libro estis traduko de poemoj de Boris Pasternak.
Kariero |
Inter 1966 kaj 1992, Kamen instruis historion de Hispanio en la frua moderna epoko kadre de la Universitato de Warwick, kaj laboris ĉe diversaj universitatoj en Hispanio. En 1970, li estis elektita membro de la Reĝa Historia Societo (Royal Historical Society) de Britio. En 1984 li estis nomumita profesoro ĉe la Instituto por Esplorado de la Homaro en la Universitato de Viskonsino en Madison, Usono. Li estis profesoro de la Supera Konsilio pri Scienca Esploro en Barcelono de 1993 ĝis sia emeritiĝo en 2002. Ekde tiam li daŭrigis prelegadon en konferencoj kaj verkadon, kaj li vivas nuntempe parte en Hispanio kaj parte en Usono. Li estas influa kontribuanto al la paĝoj de la hispana ĉiutaga gazeto El Mundo.
Elektitaj publikaĵoj |
angle, parte ankaŭ hispane:
The Iron Century: Social Change in Europe, 1550–1660 (La fera jarcento: Socia ŝanĝo en Exuropo inter 1550 kaj 1660"). Novjorko: eldonejo Praeger Publishers (1972); hispane El siglo de Hierro: cambio social en Europa. Eldonejo Alianza Editorial, 1972. ISBN 84-206-2193-5.
A Forgotten Insurrection of the Seventeenth Century: The Catalan Peasant Rising of 1688 ("Forgesita ribelo de la 17-a jarcento: la kamparana ribelo de 1688 en Katalunio"). Periodaĵo The Journal of Modern History, Vol. 49, No. 2 (junio 1977), paĝoj 210–30.
Spain in the Later Seventeenth Century. Londono: eldonejo Longman (1980)
Golden Age Spain. Basingstoke: Macmillan Education (1988)
European Society 1500–1700. Novjorko kaj Londono: eldonejo Routledge (1984)(1992) [revizio de The Iron Century]; hispane: La sociedad europea, 1500-1700. Eldonejo Alianza Editorial, 1986. ISBN 84-206-2475-6
- "Lo Statista" en "L'uomo barocco" ("la baroka homo", eldonita de R. Villari) eldonejo Laterza, Bari, Italio (1991)
The Phoenix and the Flame. Catalonia and the Counter-Reformation ("La fenikso kaj la flamo. Katalunio kaj la Kontraŭ-Reformacio"). Londono kaj New Haven: eldonejo Yale University Press, 1993 (prezento per la eldonejo)
Philip of Spain. New Haven: eldonejo Yale University Press, 1997 (prezento per la eldonejo)
The Spanish Inquisition: A Historical Revision. Londono kaj New Haven: eldonejo Yale University Press (2014) rete, hispane: La Inquisición Española. Una revisión histórica. ("La inkvizicio en Hispanio. Historia revizio.") Tria eldono 2011 (unua eldono de 1999). Eldonejo Crítica, Barcelono, ISBN 978-84-9892-198-4 (recenzo per la historiistino Beatriz Comella)
Early Modern European Society. Londono: eldonejo Routledge (2000) rete
Philip V of Spain: The King Who Reigned Twice ("Filipo la 5-a de Hispanio: la reĝo kiu regis dufoje"). New Haven: eldonejo Yale University Press (2001), hispane: Felipe de España Madrido: Eldonejo Siglo XXI de España, 1997. ISBN 84-323-0957-5 (recenzo)
Empire: How Spain Became a World Power, 1492–1763. ("La imperio: kiel Hispanio iĝis monda potenco") Novjorko: eldonejo HarperCollins (2003) rete; hispane: Imperio: la forja de España como potencia mundial ("La imperio: La forĝo de Hispanio kiel monda potenco"), eldonejo Aguilar, 2003. ISBN 84-03-09316-0 (recenzo per Arturo Giráldez, profesoro pri literaturo en la Universitato de la Pacifiko en Kalifornio)
The Duke of Alba. Londono kaj New Haven: eldonejo Yale University Press (2004) rete; hispane: El gran duque de Alba ("la grandduko de Alba"), eldonejo La Esfera de los Libros 2005 (prezeno per la eldonejo)
Spain 1469–1714: a Society of Conflict. Londono kaj Novjorko: eldonejo Longman (2014) rete; hispane: Una sociedad conflictiva: España, 1469-1714. Eldonejo Alianza Editorial, 1989. ISBN 84-206-0064-4.
The Disinherited; Exile and the Making of Spanish Culture, 1492–1975. Novjorko: eldonejo HarperCollins (2007) rete; hispane: Los desheredados. España y la huella del exilio, eldonejo Aguilar, 2007, Madrido, ISBN 84-03-09708-5 (prezento per la eldonejo)
Imagining Spain. Historical Myth and National Identity ("Imagante Hispanion. Historia mito kaj nacia identeco"). Londono kaj New Haven: eldonejo Yale University Press (2008) rete
The Escorial. Art and Power in the Renaissance. ("La kastelo El Escorial. Arto kaj potenco dum la renesanco.") Londono kaj New Haven: eldonejo Yale University Press (2010) rete; hispane: El Enigma del Escorial. El sueño de un rey. ("La enigmo de la kastelo El Escorial. La revo de reĝo."), eldonejo Espasa. 2010. ISBN 978-84-670-3538-4 (recenzo)
Aldone nur hispane:
La España de Carlos II (1981), reeldonita per RBA en 2005, ISBN 84-473-4239-5
Cambio cultural en la sociedad del Siglo de Oro: Cataluña y Castilla, siglos XVI-XVII ("kultura ŝanĝo en la societo de la ora epoko: Katalunio kaj Kastilio, 16-a ĝis 18-a jarcentoj"). Eldonejo Siglo XXI de España Editores. 1998. ISBN 978-84-323-0969-4.
Del Imperio a la Decadencia. Los mitos que forjaron la España moderna ("De la imperio al la dekadenco. La mitoj kiuj forĝis la modernan Hispanion"), eldonejo Ediciones Temas de Hoy 2006, ISBN 84-8460-606-6 (recenzo)
Poder y gloria. Los héroes de la España imperial ("Potenco kaj gloro. La herooj de la imperia Hispanio."). eldonejo Espasa. 2010. ISBN 978-84-670-3446-2.
El rey loco. Y otros misterios de la España imperial ("La freneza reĝo kaj aliaj misteroj de la imperia Hispanio"), eldonejo La Esfera de los Libros. 2012. ISBN 978-84-9970-335-0.
Elektitaj recenzaj citaĵoj pri li |
angle:
- Pri Philip of Spain, M. N. Carlos Eire en Renaissance Quarterly, vol. 52, 1999, "Kamen's Philip is a stunning achievement, not only because of its revisionist outlook and its use of sources, but also because of its style and structure. This is an exemplary piece of scholarship that reads very much like a good novel".
- Pri Empire, en The Daily Telegraph, "A boldly conceived project that sustains its case with a pugnacious elan that carries the reader through to the final page": [1] kaj en The Guardian, "brilliant ... lucid, scholarly and perceptive ... a revelation"
- Pri The Disinherited, en The Guardian, "Wonderfully accomplished, beautifully told" kaj en The Weekly Standard, Washington DC, "Henry Kamen is the finest historian of Spain presently writing in any language"]
- Pri Imagining Spain, Eric Ormsby en The New York Sun, "Drawing on archival sources, unpublished manuscripts, and a vast body of scholarship in several languages, he takes a fresh look at Spanish notions of nationhood, monarchy, and empire. . . . Only someone who loves Spain deeply could have written this book."
- Pri The Escorial: Art and Power in the Renaissance, prof-o Patrick Williams en Literary Review (Londono), junio 2010: "Lively and contentious, informed by a profound understanding of the period, and, as always, elegantly written."
Referencoj |
↑ Eklezia registro de la Oficejo de Brita Hindio (British India Office Ecclesiastical Returns), paroĥejo Sankta Maria en Jangono, 1936. N-1-576. Folio 115
↑ Noto pri ilia geedziĝo en paroĥejo Sankta Maria en Jangonola 29-an de oktobro 1925. Eklezia registro de la Oficejo de Brita Hindio, Jangono, paroĥejo Sankta Maria, 1925. N-1-489. Folio 128, noto 292.