Interlaken














































Interlaken



Blazono de Interlaken





Interlaken


Kantono
Berno
Administra distrikto
Interlaken-Oberhasli
Malnova distrikto ĝis 2009
Interlaken

Koordinatoj 

46°41′0″N 7°52′0″O  /  46.68333°N, 7.86667°O / 46.68333; 7.86667 (Interlaken)Koordinatoj: 46°41′0″N 7°52′0″O  /  46.68333°N, 7.86667°O / 46.68333; 7.86667 (Interlaken)
Nombro de enloĝantoj
5286
Areo
4,4 km²
Alteco
568 m super marnivelo
Poŝtkodo
3800
Komunumkodo
0581




Mapo de Interlaken









v  d  r


Information icon.svg





Enhavo






  • 1 Pri la komunumo


  • 2 Geografio


  • 3 Trafiko kaj Turismo


  • 4 Historio


  • 5 Esperanto-Movado


  • 6 Ĝemelurboj


  • 7 Vidu ankaŭ


  • 8 Notoj kaj referencoj


  • 9 Eksteraj ligiloj


  • 10 Bildoj





Pri la komunumo |




Interlaken, 1821


Interlaken estas komunumo en kantono Berno en Svislando. Ĝis la 31-a de decembro 2009 ĝi estis la ĉefurbo de la samnoma distrikto. Per la reformo de la malcentra administracio de Kantono Berno kun efiko je la 1-a de januaro 2010 la distrikto Interlaken estis kunigita kun la malnova distrikto Oberhasli al la nova administra distrikto Interlaken-Oberhasli, kies ĉefurbo Interlaken ek de tiam estas. Ĝi havas areon de 4,4 km²; je la 12-a de decembro 2007 ĝi havis 5286 loĝantojn. Ĝi estas internacia konata, ĉar ĝi estas tre grava turisma centro de Berna Oberlando kaj ĝi estas la elirpunkto de la montrara trajnlinio al Jungfrau.



Geografio |


Interlaken situas, kiel la nomo indikas, inter la du lagoj Lago de Thun kaj Lago de Brienz, kiuj estas ligitaj per la rivero Aro. La komunumoj Unterseen kaj Matten formas kun Interlaken koheran setlejon. La loko akiris sian gravan rolon pro la bela rigardo al la montmasivo de Eiger, Mönch kaj Jungfrau. Norde de la komunumo leviĝas la monto Harder, kiu atingeblas de Interlaken-Oriento per funikularo kaj estas kvazaŭ la hejmomonto de Interlaken. En sudo leviĝas la monto Schynige Platte, kiu atingeblas per dentoradofervojo ek de Matten.



Trafiko kaj Turismo |


Interlaken estas unu el la plej famaj turismaj centroj de Svislando. Ĝi estas la elirejo de la fama Jungfraŭfervojo. Ĝia situo inter du lagoj estas unika, kaj dum la vintra kaj somera sezono tial en Interlaken noktumas konstante multoble pli da turistoj ol la vilaĝo havas loĝantojn. Interlaken estas atingebla rekte per la ICE de Berlino kaj ankaŭ posedas regulan trajnkonekton al Berno kaj Zuriko per la Berno-Lötschberg-Simplon-Fervojo kaj la Svisaj Federaciaj Fervojoj. Per la Centra Fervojo (iama Brünig-fervojo) la komunumo estas konektita kun Lucerno. En oriento de la komunumo situas la misteroparko de Erich von Däniken, la tiel nomita Mystery Park, kiu nun nomiĝas Jungfraupark.



Historio |


Ĝis 1891 la komunumo nomiĝis Aarmühle. La nuna nomo "inter lagoj" devenas de ĝia situo inter lagoj de Thun kaj de Brienz. Fakte la origina setlejo estis la urbeto Unterseen, kies nomo estas la malnovgermana formo de la latina "interlacus". La unua dokumenta mencio de Interlaken datiĝas el la jaro 1239 kiel villa Inderlappen. Apud tiu vilaĝo estiĝis en la jaro 1279 la urbeto Unterseen. Proksime de la setlejo situis la merkata loko Widen kun la imperia burgo Weissenau, kiuj poste en malfrua mezepoko perdis sian rolon favore al la Monaĥejo Interlaken. Ĉe la norda flanko de Aro la urbeto Unterseen en la 19-a jarcento fariĝis la ununura politika komunumo, tum ĉe la suda bordo estiĝis en la jaro 1838 la komunumoj Aarmühle kaj Matten. Aarmühle utiligis por merkatigi la sin kiel turisma loko la nomon Interlaken. En la jaro okazis la oficiala alinomiĝo al Interlaken.
[1]



Esperanto-Movado |


En Interlaken jam frue vivis pluraj unuopaj Esperantistoj tamen ne estas konata, ke iam en la komunumo formiĝis Esperanto-Grupo. La plej signifa Esperanto-evento en Interlaken estis sendube la Postkongreso de la 64a Universala Kongreso de Esperanto la 5-an de aŭgusto ĝis 11-a de aŭgusto 1979.



Ĝemelurboj |




  • Usono Scottsdale en Usono


  • Ĉeĥio Třeboň en Ĉeĥio


  • Japanio Otsu en Japanio



Vidu ankaŭ |


  • Subĉiela teatraĵo pri Vilhelmo Tell en Interlaken


Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Anne-Marie Dubler: Aarmühle en Historia Leksikono de Svislando (2000-09-22)



Eksteraj ligiloj |



  • Oficiala retejo de la komunumo Interlaken


  • Interlaken en la Historia Leksikono de Svislando germane france itale


  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Interlaken – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)


Bildoj |









Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár