Senelflua baseno






La bordoj de lago Hart, senelflua dezerta lago en Sudaŭstralio


En geografio, senelflua baseno, ankaŭ nomata fermita baseno, estas akvokolekta areo, de kiu ne estas elfluo de akvo, nek sur la surfaco kiel riveroj, nek subtere per fluo aŭ difuzo tra roko aŭ grundo. Senelfluaj basenoj estas ankaŭ nomata "sistemoj de ena elfluo".
Ofte en senelfluaj basenoj ekzistas salakvaj lagoj.


Kvankam senelfluaj basenoj povas ekzisti en ĉiu klimato, praktike ili estas plej kutimaj en varmaj dezertoj. En lokoj kun pli alta kvanto de pluvo, la erozio de la akva fluo kutime faras kanalojn (precipe dum inundoj), rompante barojn al la pli granda ĉirkaŭanta akva sistemo, do rompante la akvodisliman barilon inter la senelflua sistemo kaj la ĉirkaŭbaranta tereno. La Nigra Maro iam estis tia lago, havante sendependan akvan sistemon antaŭ kiam la Mediteraneo rompis la terenon apartigantan ilin du.


En varma dezertoj, enfluo estas malgranda kaj malpligrandigata pro suna vaporigo, ege malplirapidigante la formiĝadon de elfluaj sistemoj. La fermita naturo de ĉi tiu akvofluo ofte kondukas al la kolektiĝo de saloj kaj alia mineraloj en la lago. Mineraloj alportitaj el la ĉirkaŭbarantaj rokoj estas deponitaj en la senelflua baseno, kaj restas, kiam la akvo, kiu portis ilin tien, forvaporiĝas. Tial senelfluaj basenoj ofte enhavi (mult)ampleksajn salajn areojn (ankaŭ nomataj salaj platoj). Ĉi tiuj areoj, kiuj povas havi grandan, malmolan kaj platan surfacon, estas iam uzataj por aviado.


Kaj konstantaj kaj sezonaj senelfluaj lagoj povas formiĝi en senelfluaj basenoj.



Rimarkindaj senelfluaj basenoj kaj lagoj |


Gravaj senelfluaj basenoj de la mondo. Basenoj estas montrita en griza koloro; gravaj senelfluaj lagoj estas montrita en nigra.


Estas nur 5 alto-dezertaj fermitaj lagoj en la mondo, tri el la kvin estas en la mezoriento, la aliaj du estas en Nevado en Usono – lago Walker kaj Piramida Lago.



  • Granda parto de okcidenta kaj Mezazio estas sola, grandega enlanda baseno. Ĝi enhavas nombron de lagoj, inkluzivante la jenon:

    • La Kaspio, la plej granda lago sur Tero.

    • La Arala Maro, kies alfluantaj riveroj estis forkondukitaj, kondukante al ega malpligrandiĝo de la lago.


    • Balkaŝo, situanta en Kazaĥio.


    • Issik-Kul, situanta en Kirgizio.


    • Hamun-i-Helmand sur la limo de Irano kaj Afganio.



  • La Morta Maro, la plej malalta punkto sur Tero kaj unu el la plej salaj akvaĵoj en la mondo, situanta inter Israelo kaj Jordanio.




Malver-kolora satelita foto de Aŭstralia Eyre.
Fonto: Tera Observatorio de NASA




  • Aŭstralio, estante tre seka kaj havante eksterordinare malaltan forfluon pro sia antikva grundoj, havas grandan kvanton de diversaj senelfluaj basenoj. La plej gravaj el ili estas:

    • Baseno Eyre, kiu enhavas lagojn Eyre kaj Frome.

    • Lago Torrens okcidente de la limoj de Flinders en Sudaŭstralio.


    • Corangamite, alte sala laga kratera lago en okcidenta Viktorio.

    • Lago Georgo, Novsudkimrio, antaŭe koneksa al Baseno Murray-Karega.




  • Afriko ankaŭ havas multajn senelfluajn basenojn.


    • Turkana.

    • La delto Okavango, senelflua enlanda delto en dezerto Kalaharo de Bocvano.

    • Lago Ngami en Bocvano


    • Ĉada Lago (inter Ĉado kaj Kameruno), nutrata de riveroj Chari kaj Saluta Rivero


    • Etoŝa Salebeno en namibia nacia parko Etoŝa



  • Unu el kelkaj senelfluaj lagoj en malvarma dezerta situo, antarkta lago Vida restas kiel likvaĵo malgraŭ frosto, ĉar ĝia saleco estas sep fojojn pli granda ol de marakvo.

  • La Granda Baseno de Usono, kiu kovras grandan parton de Nevado kaj Utaho, inkluzivas la jenon:

    • La Nigra Roka Dezerto en Nevado, loko de la rapidecaj rekordoj Thrust2 kaj ThrustSSC kaj ĉiujara hejmo de festivalo Fajranta Viro.


    • Ĉevalista Seka Lago en Nevado, loko de sekreta bazo Areo 51.

    • Utaha Granda Sala Lago, la plej granda fermita lago en la Okcidenta Duonglobo.

    • Utaha lago Sevier


    • Piramida Lago en Nevado.

    • Lago Mono en Kalifornio




  • Kalifornia maro Salton; la lago hazarde kreiĝis en 1905, kiam irigaciaj kanaloj rompiĝis, verŝiĝante al dezerta senelflua baseno kaj rekreante antikvan salan lagon.

  • La Granda Divida Baseno en Vajomingo, malgranda senelflua baseno.


  • Nov-Meksiko havas nombron de dezertaj senelfluaj basenoj inkluzive de:

    • Baseno Tularosa, kraka valo;


    • Sala Lago Zuni, malprofunda kratero;




  • Kratera Lago en Oregono.


  • Diabla Lago en Norda Dakoto.


  • Diabla Lago en Viskonsino.

  • La Valo de Meksiko. En antaŭ-kolombaj tempoj la valo estis kovrita per kvin lagoj, inkluzivante Texcoco-on kaj Chalco-on.

  • En Eŭropo estas nur du senelfluaj lagoj, Neusiedler See en Aŭstrio kaj Balatono en Hungario.


  • Sudameriko:

    • Baseno Altiplano, unu el la plej grandaj kaj dua plej alta en la mondo.

    • Lago Valencio (Hispane: Lago de Valencio) la dua plej granda lago en Venezuelo.


    • Lageto Mar Chiquita (Kordobo) en Argentino.





Antikvaj senelfluaj basenoj |


Iuj el antikvaj senelfluaj sistemoj:



  • La Nigra Maro, ĝis ĝia kuniĝo kun la Mediteraneo.

  • La Mediteraneo mem kaj ĉiuj ĝiaj alfluantaj basenoj.

  • Lago Lahontan en okcidenta Usono.

  • Basenoj de Ebro kaj Duero, en kiujn fluis akvo de plejparto de norda Hispanio dum la Neogena epoko kaj eble Plioceno.

  • Lago Bonneville (Utaho).




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár