Aalen
Aalen | |||||
| |||||
Federacia lando | Baden-Virtembergo | ||||
Distriktaro | Distriktaro Stutgarto | ||||
Distrikto | Distrikto Ostalb | ||||
Urborajtoj | – | ||||
Koordinatoj | 48°50′N 10°6′O / 48.833°N, 10.1°O / 48.833; 10.1 (Aalen)Koordinatoj: 48°50′N 10°6′O / 48.833°N, 10.1°O / 48.833; 10.1 (Aalen) | ||||
Alto super la marnivelo | 429 m | ||||
Areo | 146,48 km² | ||||
Loĝantaro | 67849 (stato 2017-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (septembro 2018)] | ||||
Telefona antaŭkodo | 07361, 07366, 07367 | ||||
Poŝtkodo | 73430–73434 | ||||
Aŭtomobila kodo | AA | ||||
Oficiala Municipokodo | 08136088 | ||||
Komunumestro | Thilo Rentschler[1] (SPD) | ||||
Adreso de la administrejo | Marktplatz 30, 73430 Aalen | ||||
Oficiala retejo | https://www.aalen.de/ | ||||
Aalen [Alen] (esperante Aleno) estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ostalb kaj en la distriktaro Stutgarto de la federacia lando Baden-Virtembergo. Fine de decembro 2017 la komunumo havis 67 849 loĝantojn. Aalen estas la administra centro de la distrikto Ostalb.
La urbo havas famon en arkeologio pro sia granda romia garnizono, la plej granda kavaleri-kastelo norde de la Alpoj.
En la Esperanto-movado Aalen estas monde konata kiel sidejo de la Germana Esperanto-Biblioteko.
Enhavo
1 Geografio
1.1 Najbaraj komunumoj
2 Historio
2.1 Romia epoko
3 Personoj forte ligitaj al Aalen
4 Esperanto
5 Partneraj urboj
6 Notoj, referencoj
7 Eksteraj ligiloj
Geografio |
Aalen situas 70 km oriente de Stuttgart kaj 48 km norde de Ulm, ĉe la rando de la Ŝvaba Ĵuraso, 30 km okcidente de Nördlingen kaj Nördlinger Ries.
Najbaraj komunumoj |
Aalen najbaras al jenaj urboj kaj komunumoj:
Oberkochen, Essingen, Heuchlingen, Abtsgmünd, Neuler, Hüttlingen, Rainau, Westhausen, Lauchheim, Bopfingen kaj Neresheim (ĉiuj en distrikto Ostalb), krome Heidenheim an der Brenz kaj Königsbronn (ambaŭ distrikto Heidenheim).
Historio |
Romia epoko |
En ĉirkaŭ 150/160 p.K. la Romianoj konstruis grandan fortikaĵon (castellum) kiel garnizonon de kavaleri-kohorto Ala II Flavia milliaria.
Estis sugestite, ke la nomo Aalen devenas de la latina Ala, sed tio ĉi estis refutita de pli malfrua esploro.
La situo de la fortikaĵo estis strategie oportuna pro sia rekta proksimeco al Limeso, la limo al la neokupita Germania. La kavalerigarnizono estis 1.000 soldatojn forta, la plej granda fortikaĵo de helptrupoj ĉe Limeso. Sude kaj oriente la fortikaĵo estis akompanata de civila kolonio (komercistoj, metiistoj, familianoj, prostituitinoj ...). Verŝajne en 260 (aŭ pli frue) la Romianoj forlasis la fortikaĵon, ĉar ili retiris sian landlimon ĝis la riveroj Rejno kaj Danubo, kaj la alemanoj transprenis la regionon.
En 2005 UNESKO agnoskis Limeson kiel mondan heredaĵon, la kastelo de Aalen estas registrita kiel ORL 66 (RLK).
Personoj forte ligitaj al Aalen |
Christian Friedrich Daniel Schubart (1739–1791), poeto, orgenisto, komponisto kaj ĵurnalisto; pasigis infan- kaj junulaĝon en Aalen.
Sieger Köder, pastro kaj pentristo
Esperanto |
Rimarkinda estas la Germana Esperanto-Biblioteko, kies kolekto ampleksas en 2018 pli ol 54.000 erojn. Ĉiun duan jaron la urbo kune kun la FAME-fondaĵo solene disdonas la Esperanto-kulturpremion (oficiale/germane: Aalener Esperanto-Kulturpreis). Unu el la pli konataj asocioj en la urbo estas la Esperanto-Grupo Alena.
En Aalen loĝas delegito de UEA Karl Heinz Schaeffer kaj 2 fakdelegitoj de UEA Franz Zeller kaj Karl Heinz Schaeffer pri radioamatorismo, Karl Heinz Schaeffer ankaŭ pri apotekaj aferoj.
Partneraj urboj |
Saint-Lô, Francio (1978)
Christchurch (Kristkirko), Britio (1981)
Tatabánya, Hungario (1987)
Antakya, Turkio (1995)
Cervia, Italio (2011)
Notoj, referencoj |
↑ Thilo Rentschler en la germanlingva Vikipedio (germane)
Eksteraj ligiloj |
- la oficiala retejo de la urbo
- retejo de Germana Esperanto-Biblioteko Aalen
- retejo de EGA la Esperanto-Grupo Alena
- la germana Esperanto-Biblioteko
- la E-grupo de Aalen
|