Ludvika
ISO
Ludvika | |||
---|---|---|---|
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Svedio | ||
Provinco | Dalekarlio | ||
Retpaĝaro | www.ludvika.se | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 14 018 | ||
Loĝdenso | 1 411 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 10°8′54″N 15°11′13″O / 10.14833°N, 15.18694°O / 10.14833; 15.18694 (Ludvika)Koordinatoj: 10°8′54″N 15°11′13″O / 10.14833°N, 15.18694°O / 10.14833; 15.18694 (Ludvika) | ||
Alto | mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero | ||
Areo | 1093 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
i1 | |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Ludvika [+] | |||
Ludvika estas urbo en suda parto de la sveda gubernio kaj provinco Dalekarlio. Ĝi estas parto de Okcidenta Minlando. La urbo situas plejparte en komunumo Ludvika. La plej orienta parto tamen situas en komunumo Smedjebacken. Ludvika estas centra loko de komunumo Ludvika. Ludvika havas 14 018 loĝantojn (2005).
Ĝi situas ĉe la lagoj Väsman, Gårlången kaj Haggen.
Enhavo
1 Historio
2 Fervojoj
3 Entreprenoj
4 Urbopartoj
5 Vidindaĵoj
5.1 Ekomuzeo Minlando
5.2 La Akvario
5.3 Ceteraj vidindaĵoj
6 Konatuloj el Ludvika
7 Ĝemelurboj
Historio |
La sveda reĝo Gustavo Vasa lokigis ŝtatan feruzinon kun forĝejoj ĉe la rojo apud Ludvika ĉirkaŭ 1550 kaj ĝi longe fariĝis la ĉefa entrepreno de la distrikto. Ludvika ricevis urbajn privilegiojn en 1919. En 1981 Karin Värmefjord iĝis la unua ina policestro en Ludvika kaj en Svedio.
Fervojoj |
La urbo longe estis grava fervoja nodo. 1858 la unua fervojo, grava ligilo al Smedjebacken kaj Strömsholms kanalo, estis konstruita. 1873 aliĝis Frövi-Ludvika Fervojo (FLJ) kaj 1900 Stockholm-Västerås-Bergslagens Fervojo (SWB) anstataŭigis la unuan fervojon. Kune kun Björbobanan al Sälen kaj TGOJ de Grängesbergsbolaget, entute estis fervojoj en kvar direktoj. Post la dua mondmilito la trajna vojaĝado malkreskis kaj Borlänge iĝis la ĉefa nodo de Dalekarlio. Björbobanan ĉe la strando de la lago Väsman fariĝis bicikla vojo sed la ceteraj tri ankoraŭ funkcias por kaj vojaĝantoj kaj varoj.
Entreprenoj |
La minoj, la feruzinoj, la forĝejoj kaj la arbaro estis ĉefaj entreprenoj de la distrikto ĝis 1900. Tiam la feruzino en Ludvika ĉesis kaj anstataŭe iuj noblaj viroj fondis Elektriska Aktiebolaget Magnet. La nova entrepreno tamen ricevis financajn problemojn kaj malgraŭ rekonstruado ĝi estis en 1916 vendata al Asea en Västerås. Tiam la vera ekspansio de la elektra entrepreno en Ludvika komenciĝis. 1988 Asea iĝis ABB Ltd kaj ĝi hodiaŭe estas la plej granda dunginto per 3 000 dungitoj. ABB en Ludvika ĉefe konstruas kaj fabrikas aparatojn kaj establojn por altpotenca elektra transmisio (per kaj rekta kaj alterna kurento) kaj transformado.
Urbopartoj |
Ludvika entenas 14 partojn:
|
|
Vidindaĵoj |
Ekomuzeo Minlando |
Ekomuzeo Minlando estas kolektaĵo de plenaeraj vidindaĵoj el la historio en sia natura medio.
La oficejo de Ekomuzeo Minlando situas en Ludvika Gammelgård.
La Akvario |
Naturejo de remburitaj bestoj kaj birdoj kaj mineraloj. Akvarioj de fiŝoj el la lagoj najbaraj. Vendado de metiaĵoj el la regiono, mineraloj kaj fiŝoj.
Ceteraj vidindaĵoj |
- Muzeo Dan Andersson
- Uzinmedio en Hammarbacken
- Ludvika Gammelgård (oldbieno) kun Gruvmuseum (minadmuzeo)
Konatuloj el Ludvika |
- Dan Andersson
- Charlie Norman
- Stellan Engholm
- Karl-Erik Forsslund
- Uno Lamm
Ĝemelurboj |
Bad Honnef, Germanio
Imatra, Finnlando