Malsano
Malsano (mal + sano) estas stato de viva organismo, kiu malhelpas la pluvivadon kaj generadon de la koncerna unuopa estaĵo. La malsanon povas kaŭzi internaj kialoj: fiziologia malordo aŭ psika stato (depresio), aŭ eksteraj kialoj: prionoj, virusoj, bakterioj, fungoj, toksoj.
La malsano estas kutime konsiderata kiel nedezirinda kondiĉo, traktinda pere de Medicino, kaj asociita kun specifaj simptomoj kaj signoj. Ĉe homoj, la termino "malsano" estas ofte uzita pli larĝe por paroli pri ajna kondiĉo kiu kaŭzas doloron, misfunkcion, aflikton, sociajn problemojn kaj/aŭ morton al la persono afliktita aŭ similajn problemojn por tiuj en kontakto kun la persono. En ĉi tiu pli larĝa sento, ĝi foje inkluzivas vundojn, kriplaĵojn, malordojn, sindromojn, infektojn, deviajn kondutojn kaj maltipajn variantojn de strukturo kaj funkcio, dum en aliaj kuntekstoj kaj por aliaj celoj ĉi tiuj povas esti konsideritaj kiel apartaj kategorioj.
La sano kaj la malsano estas partoj integraj de la vivo, de la biologia procezo kaj de la interagado media kaj socia. Ĝenerale, oni subkomprenas la malsanon kiel la perdo de la natura sano, kies negativa efiko estas konsekvenco de ŝanĝo ĉu struktura aŭ funkcia de organo je iu ajn nivelo.
Enhavo
1 Difinoj
2 Klasifikado
2.1 Infekto
3 Socia signifo de malsano
4 Difinoj de malsanulo
4.1 Sperto de malsano
4.2 Konduto ĉe malsano
5 Religia vidpunkto
6 Malsanoj
7 Proverbo
8 Referencoj
9 Vidu ankaŭ
10 Bildaro
11 Bibliografio
Difinoj |
La difino de malsano laŭ la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS), estas “Ŝanĝo aŭ disvojigo de la fiziologia stato ĉe unu aŭ variaj partoj de la korpo, pro kaŭzoj ĝenerale nekonataj, montrata de karakterizigaj simptomoj kaj signoj, kaj kies evoluo estas pli malpli antaŭvidebla”.
Klasifikado |
Oni distingas inter la malsanoj surbaze de la atakata organismo:
bestaj malsanoj (hundopesto, birda gripo)
homaj malsanoj (kancero, aidoso, celiakio)
plantaj malsanoj (rusto, ustilago, melduo, ergoto)
Kompreneble kelkaj nurbestaj malsanoj povas transsalti al homo, kies korpo, imunsistemo ne taŭgas defendi sin kontraŭ la nova ataka organismo. Tiam multaj mortas (ekz. la birda gripo en 2003-2004 kaŭzis morton de centoj).
Laŭ alia klasifikado, estas kvar ĉefaj tipoj de malsano: patogena malsano, deficita malsano, hereda malsano kaj fiziologia malsano.
Kelkaj malsanoj havas nomon de la unuaj malkovrintoj kiaj la Alzheimer-malsano aŭ la Parkinsona malsano.
Infekto |
Ĉi tiu termino larĝe rilatas al ajna eksternorma kondiĉo kiu difektas normalan funkcion. Ofte, ĉi tiu termino estas uzita por aludi specife al infektaj malsanoj, kiuj estas klinike evidentaj malsanoj kiuj rezultas el la ĉeesto de patogenaj mikroorganismaj agentoj, inkluzivante virusojn, bakteriojn, fungojn, protozoojn, aŭ nenormalajn proteinojn konatajn kiel prionoj. Infekto kiu ne produktas klinike evidentan kripliĝon de normala funkciado ne estas konsiderata malsano. Ne-infektaj malsanoj estas ĉiuj aliaj malsanoj, inkluzivanta plejpartojn de formoj de kancero, kora malsano kaj genetika malsano.
La neglektitaj tropikaj malsanoj estas kerna grupo de 18 tropikaj infektaj malsanoj, tiel difinitaj de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS).
Socia signifo de malsano |
Iu korpa aŭ psiĥa kondiĉo povas esti konsiderata malsano en kelkaj kulturoj aŭ epokoj sed ne en aliaj. Kondiĉoj kiel atento-deficita hiperactiveco kaj obezeco estas konsiderataj malsanoj en kelkaj evoluintaj landoj, sed estis rigardataj malsame en aliaj kulturoj. Ekzemple, obezeco ankaŭ povas reprezenti riĉecon kaj abundon kaj estas statusa simbolo en malsategafektitaj areoj kaj kelkaj lokoj frapitaj de HIV/Aidoso.
Malsano havigas la socian legitimadon de iuj favoroj, kiel kuracado, evito de laborado aŭ atento fare de aliuloj. Kontraŭe, ekzistas devontigo al la malsana persono serĉi traktadon kaj penon resaniĝi. Kiel komparo, oni konsideru gravedecon, kiu kutime ne estas interpretata kiel malsano, sed aliflanke, ĝi estas konsiderata de la kuraca komunumo kiel kondiĉo postulanta kuracan prizorgon.
La identigo de kondiĉo kiel malsano, prefere ol kiel simple vario de homa strukturo aŭ funkcio, povas havi gravan socian aŭ ekonomiajn implikaĵojn. La polemikaj rekonoj kiel malsanoj de post-traŭmata streĉiteca malordo, de ripetema moviĝo-vundo aŭ de Golf-Milita sindromo havis amason da pozitivaj kaj negativaj efikoj sur la financa kaj aliaj respondecoj de registaroj, kompanioj kaj institucioj al individuoj, kaj ankaŭ sur la individuoj mem. La socia implico vidi maljuniĝon kiel malsano povus esti profunda, kvankam ĉi tiu klasifiko ne estas ankoraŭ vasta. Lepruloj estis grupo de afliktitaj individuoj kiu estis historie malakceptitaj kaj la termino ankoraŭ elvokas socian honton. Timo de malsano ankoraŭ povas esti vasta socia fenomeno, kvankam ne ĉiuj malsanoj elvokas ekstreman socian honton.
Socia kondiĉo kaj ekonomia statuso efikas sur sanon. Malsanoj de malriĉeco estas malsanoj kiuj estas asociita kun malriĉeco kaj malalta socia statuso; malsanoj de bonfarto estas malsanoj kiuj estas asociitaj kun alta socia kaj ekonomia statuso. Kiuj malsanoj estas asociitaj kun kiuj statoj varias laŭ tempo, loko kaj teknologio. Kelkaj malsanoj, kiel diabeto, povas esti asociitaj kun ambaŭ malriĉeco (malriĉa manĝaĵelektoj) kaj bonfarto (longa vivo kaj hejmsidaj vivstiloj), tra malsamaj mekanismoj. La termino malsanoj de civilizacio priskribas malsanojn kiuj estas pli oftaj inter pli malnova loĝantaro. Ekzemple, kancero estas ege pli ofta en socioj en kiu plejpartoj de membroj vivas ĝis ili atingas la aĝon de 80 ol en socioj en kiu plejpartoj de membroj mortas antaŭ ol ili atingas la aĝon de 50.
Difinoj de malsanulo |
Malsanulo estas homo kiu suferas malsanon, ĉu tiu estas konscia aŭ ne je sia stato. Joan Riehl-Sisca difinas la rolon de malsanulo kiel «la pozicio kiun adoptas persono kiam ĝi sentas sin malsana»
La maniero laŭ kiu unuopulo perceptas kaj la sanon kaj la malsanon estas fenomeno kompleksa kaj partikulara laŭ kiu tiu reagas ĝenerale kaj frontas la situacion en diferencaj dimensioj de sia personeco (emocie, racie, fizike kaj spirite ekzemple). Tiele, ĉiu persono vivas la esperton de sano-malsano de diferenca maniero kaj tio kondiĉigas la signifon kiun tiu donos al la espertoj.[1]
Spite la unuopaj reagoj de individuoj, la socia kaj kultura etosoj havigas specifajn kadrojn al tiuj reagoj, limigante ties esprimivon al kelkaj formoj «kulture akcepteblaj».
«Kiam persono malsaniĝas, tiu faras tion integre, ne ere aŭ limdate. Ĉiuj komponaĵoj de la homa ento ŝanĝiĝas kaj ĉiu el ili postulas proprajn necesojn. Tiele ke la malsano generas fizikajn simptomojn kiaj la doloro kaj la dispneo; psikemociajn simptomojn kiaj timo, anksieco, kolero, deprimo; spiritajn necesojn kiaj sentoj de kulpo, de perdno, de interna paco; kaj socialajn postulojn kiaj konsidero kaj malakcepto de abandono.»[2]
Sperto de malsano |
La sperto de malsano estas la vivosperto de procezo kiu inkuldas ŝanĝojn aŭ modifojn de iama stato. Ĝi divideblas en kvin etapoj jene:
- Fazo 1a, en kiu oni spertas la simptomojn.
- Fazo 2a, en kiu oni akceptas la rolon de malsanulo.
- Fazo 3a, en kiu oni kontaktas kun la sanzorganto.
- Fazo 4a, en kiu la malsanulo dependiĝas el la sanservo.
- Fazo 5a, en kiu okazas la rehabilitado aŭ rekuperado aŭ akceptado de la stato de malsano se tiu estas kronika.
Konduto ĉe malsano |
Ĝenerale, la malsanuloj agadas laŭ speciala maniero antaŭ siaj statoj; la kuracistoj nomigas konduto ĉe malsano al tia modifo de konduto.
La konduto ĉe malsano implicas kiel la malsanulo kontrolas sian organismon, difinas kaj interpretas siajn simptomojn, adoptas agojn kaj uzas la sansistemon. Ekzistas granda variableco en la maniero kiel la personoj reagas antaŭ la malsano, ĉu la propra ĉu la alies. Tamen, la manifestado de la konduto ĉe malsano povas esti uzata ankaŭ por kontroli la vivajn malfacilaĵojn.
Religia vidpunkto |
Laŭ iuj religiaj tradicioj, la malsanoj estas parto de la provoj kaj sortoŝanĝoj de la surtera vivado, kaj ili estas esence propraj al la maldelikateco de nia materia naturo kaj al la malsupereco de la mondo, en kiu la homaro vivas. Laŭ tiu aparta vidpunkto, pasioj kaj la ĉiuspecaj ekscesoj semas en la homoj la ĝermojn malsanigajn, ofte heredajn. Se Dio ne volus, ke la korpaj suferoj estu forigataj aŭ mildigataj en iuj okazoj, ĝi ne metus kuracigajn rimedojn je homa dispono kaj ĝia antaŭvidema zorgado pri tio, en akordo kun la instinkto de memkonservado, montrus, ke estas homa devo serĉi kaj apliki la kuracajn rimedojn.
Laŭ tiu vidpunkto, homoj devas rezignacii kaj suferi la kondiĉojn de la medio, kien ilin metas ilia malsupereco, ĝis fine ili meritos alian. Tio ne devas malhelpi, dum la atendado, ke ili faru tion, kio dependas de ili, por plibonigi ilian nunan situacion; sed se, malgraŭ niaj klopodoj, ili ne povas sukcesi, tiuj religioj instruas al siaj adeptoj elteni kun rezignacio iliajn dumtempajn malfeliĉojn.
Kontraste al la ordinara medikamentado, ellaborata de la scienco, religio proponas al siaj adeptoj aliajn fortojn kaj la influon de la preĝo.
Malsanoj |
- Listo de homaj malsanoj
- Sindromo de Usher
Proverbo |
Ekzistas pluraj proverboj pri malsan(ec)o en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[3]:
„ Malsanan demandu, al sana donu. ”
„ Malsano venas rapide, foriras rigide. ”
„ Taksi la sanon ni lernas en malsano. ”
Referencoj |
↑ Gérvas J. Enfermar. Acta Sanitaria. 2010/12/13.
↑ Sanz Ortiz. ¿Qué es un enfermo?. En: Farreras-Rozman. Medicina Interna. (1):50.
↑ Lernu
Vidu ankaŭ |
- Diagnozo
- Dietado
- Epidemio
- Epidemiologio
- Farmacio
- Farmakologio
- Fitopatologio
- Fizioterapio
- Hipokondrio
- Infekta malsano
- Infekto
- Kancero
- Kemiterapio
- Kirurgio
- Kuracisto
- La malsanulo pro imago
- Listo de homaj malsanoj
- Malkapablo
- Malofta malsano
- Medicino
- Monda Organizaĵo pri Sano
- Mortindico
- Muzikoterapio
- Okup-terapio
- Ortopedio
- Psika malsano
- Psikoterapio
- Radioterapio
- Rehabilito
- Sano
- Sanscienco
- Sindromo
- Terapio
- Veterinara medicino
- Vundo
Bildaro |
Henrik Wergeland, grava norvega verkisto kaj poeto laborante dum sia pneŭmonio.
Ĥoleraj bakterioj.
Bibliografio |
- McKeown T. The origins of human disease. Oxford: Basil Blackweil; 1988.
- Arnal M. Enfermedad. En: Álvarez JL. El Almanaque del léxico etimología.
- Chuaqui B, Duarte I, González S, Rosenberg H. Manual de Patología general, conceptos básicos. Un Cat Chile.
- Dahlke R. La enfermedad como símbolo. Manual de los síntomas psicosomáticos, su simbolismo, su interpretación y su tratamiento. Barcelona: Robin Book; 2002. ISBN 84-7927-544-8
- Diccionario de Medicina Océano-Mosby. Barcelona: Mosby; 1996. ISBN 84-494-0368-5
- Farreras Valentí P, Rozman C, et al. Medicina Interna (14a eldono). Madrid: Eld. Harcourt; 2000. ISBN 84-8174-357-7.
- Alberto Barrera Tyszka. La enfermedad. Barcelona: Anagrama; 2006. ISBN 84-33971409
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Disease en la angla Vikipedio.
|