Partizánske




Koordinatoj: 48°37′31″N 18°22′21″E  /  48.62528°N, 18.3725°O / 48.62528; 18.3725 (Partizánske)

















































































































Partizánske
(Baťovany)

hungare: Simony
urbo

Partizanske4.jpg

Elaviadila vido al Partizánske






Partizanske SK flag.svg

Flago


Partizanske CoA SK.gif

Blazono



Oficiala nomo: Partizánske

Lando

Slovakio Slovakio
Regiono

Regiono Trenčín
Distrikto

Distrikto Partizánske
Historia regiono

Supra Hungarujo

Parto de

Stredné Ponitrie
Montaro

Danuba montetaro
Riveroj

Nitra, Nitrica

Situo
Partizánske
 - alteco
195 m s. m.
 - koordinatoj

48°37′31″N 18°22′21″E  /  48.62528°N, 18.3725°O / 48.62528; 18.3725 (Partizánske)

Areo
22,375 km² (2 237,5 ha)

Loĝantaro
23 709 (31.12.2013)
Denseco

1 059,62 loĝ./km²

Orogenenezo
montariĝo

Tribeč

Fondo

8-a de aŭgusto 1938
Estro

Jozef Božik

Horzono

MET (UTC+1)
 - somera tempo

MET (UTC+2)
Poŝtkodo
958 01
Telefona antaŭkodo
+421-38
Aŭtokodoj
PE
NUTS
505315




Situo enkadre de Slovakio

ButtonRed.svg


Situo enkadre de Slovakio





Situo enkadre de Regiono Trenčín

ButtonRed.svg



Situo enkadre de Regiono Trenčín



Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Partizánske

Retpaĝo: www.partizanske.sk


Portal.svgPortalo pri Slovakio

Partizánske Pri tiu ĉi sono [PARtiza:nske] (ĝis 1949 nomata Baťovany [batjovani]; hungare Simony [ŝimonj]) estas urbo en Slovakio en la regiono Trenčín. Ĝi havis 23 709 loĝantojn la 31-an de decembro 2013[1].




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Geografio


    • 2.1 Urbopartoj




  • 3 Vidindaĵoj


    • 3.1 Monumentoj




  • 4 Transporto


  • 5 Famaj personoj


    • 5.1 Civitanoj


    • 5.2 Aliaj




  • 6 Esperanto


  • 7 Referencoj


  • 8 Eksteraj ligiloj





Historio |


En nekonata pratempo estis tie fortikaĵo, sed en 1411 Sigismundo donis permeson konstrui pli novan fortikaĵon al figuro Simon laŭ bordo de Nitra (rivero). En 1910 loĝis tie 458 homoj, precipe slovakoj. La urbeto apartenis al la hungara departemento Bars ĝis 1919, poste al Ĉeĥoslovakio.


En 1939 ĉeĥa entreprenisto Tomáš Baťa fondis ŝu-fabrikon.[2] Por siaj dungitaj laboristoj li konstruigis tie tipajn ruĝbrikajn domojn, sekve de kio la loĝantaro tre multiĝis. En 1949, pro malamo de la ĉeĥoslovaka komunisma reĝimo al la foririgita Baťa, la urbo ŝanĝis sian nomon al Partizánske, omaĝe al la partizanoj partoprenintaj en la slovaka nacia ribelo okazinta en 1944.



Geografio |


La urbo situas sub la montaro Tribeč [tribeĉ], ĉe la kunfluejo de riveroj Nitra [njitra] kaj Nitrica [njitrica]. Krom la eksa Baťa-fabriko ekzistas tie ankaŭ manĝaĵ-industrio.



Urbopartoj |




  • Centro: komerca parto de la urbo, meze de ĝi situas hotelo, panorama kinejo Partizán [partizan], superbazaro Prior [prior], Urba kultura centro Partizánske, distrikta oficejo, placo.


  • Šípok [ŝipok]: pli nova el duopo de betondomaroj, konstruita laŭ la fluo de la rivero Nitra. Enloĝantaro nombras 5500. Konstruita ĉe la fino de la socialisma epoĥo en la 1980-aj jaroj.


  • Luhy [luhi]: pli malnova kaj pli granda betondomaro. Konsistas el klasikaj "paneldomoj". Ĉefaj partoj estas Veľká okružná [veljka okruĵna] kaj Malá okružná [mala okruĵna]. Enloĝantaro ĉirkaŭ 9000.


  • Štrkovec [ŝtrkovec]: plej malnova urboparto, konstruita danke al la ĉeĥa entreprenisto Tomáš Baťa, kiu fondis en Partizánske la firmaon "Závody 29. augusta" (ZDA, Esperante Entreprenoj de la 29a de Aŭgusto). Konsistas ĉefe el familiaj domoj.


  • Šimonovany [ŝimonovani]: historia urboparto, origine aparta civito, sur kies katastro la urbo Partizánske konstruiĝis. Troviĝas tie brikfabriko, kastelo de la familio Šimoni [ŝimoni], grenstokejo.


  • Veľké Bielice [veljke bielice]: origine aparta civito, sur la rivero Nitrica. Situas ĉe la elira vojo el Partizánske direkte al Topoľčany [topoljĉani].


  • Malé Bielice [male bielice]: origine aparta civito.


  • Návojovce [navojovce]: civito direkte al Hradište. Troviĝas tie ĝardenista kolonio, kie danke al radioantenoj oni iam kaptis SOS-signalon de marŝipo. La ŝipanaro saviĝis.



Vidindaĵoj |





Panoramo de Partizánske vidata de nordo. Videblas Šimonovany (meze), Šípok (la domegoj maldekstre, malantaŭe), la Baťa-fabrikoj (dekstre) kaj la urbocentro (fone).



Monumentoj |


La registro de naciaj kulturaj monumentoj en Slovakio enhavas dek kulturajn monumentojn en Partizánske[3].





































































Priskribo Tipo Koordinatoj Bildo
Monumento al 35 partizanoj murditaj en 1944
Monumento

48°37′16″N 18°22′58″O  /  48.621227°N, 18.382889°O / 48.621227; 18.382889 (Monumento)

Dolný pomník SNP, pomník 35 zavraždených.JPG
Monumento al rearmado de partizanoj
Memorloko

48°37′40″N 18°23′44″O  /  48.627663°N, 18.395538°O / 48.627663; 18.395538 (Memorloko)

Pamätník vyzbrojovanie 01.JPG
Preĝejo de la Ĉielenpreno de Maria en Šimonovany
Preĝejo

48°37′60″N 18°23′25″O  /  48.633231°N, 18.390399°O / 48.633231; 18.390399 (Preĝejo)

Partizánske - kostol Nanebovzatia Panny Márie.jpg
Monumento al soldatoj mortintaj dum la Slovaka nacia ribelo
Monumento

48°37′31″N 18°22′26″O  /  48.625147°N, 18.373952°O / 48.625147; 18.373952 (Monumento)

Pomník SNP socialistický realizmus.JPG
Preĝejo de la Sankta Koro de Jesuo
Preĝejo

48°37′22″N 18°22′45″O  /  48.622875°N, 18.379215°O / 48.622875; 18.379215 (Preĝejo)

Partizánske - kostol Božského Srdca Ježišovho 1.jpg
Memortabulo al Rudolf Jašík
Memortabulo

48°37′28″N 18°22′28″O  /  48.62446°N, 18.374343°O / 48.62446; 18.374343 (Memortabulo)

Partizánske - Rudolf Jašík.jpg
Domo, kie komenciĝis armado de partizanoj
Memordomo

48°37′48″N 18°23′31″O  /  48.629969°N, 18.392057°O / 48.629969; 18.392057 (Memordomo)

Partizánske - dom pamätný v Šimonovanoch.jpg
Memortabulo sur tiu domo
Memortabulo

48°37′48″N 18°23′31″O  /  48.62992°N, 18.392008°O / 48.62992; 18.392008 (Memortabulo)

Partizánske - tabuľa pamätná v Šimonovanoch.jpg

Vodný hrad (“akvokastelo”) aŭ domego de Šimonovany
Domego

48°37′52″N 18°23′28″O  /  48.63109°N, 18.391022°O / 48.63109; 18.391022 (Domego)

Partizánske - Vodný hrad.jpg
Parko de la domego de Šimonovany
Parko

48°37′53″N 18°23′26″O  /  48.631338°N, 18.390592°O / 48.631338; 18.390592 (Parko)



Transporto |


Tra Partizánske kondukas unurela nelektrizita fervoja linio numero 140 de Nové Zámky al Prievidza. Sume estas en urbo tri haltejoj: ĉefstacidomo (kie haltas rapidtrajnoj) kaj du haltejetoj (kie rapidtrajnoj ne haltas, nur personaj trajnoj). Proksime de ĉefstacidomo estas ankaŭ busa stacidomo, kiu estas de urbocentro atingebla per subirejo.



Famaj personoj |



Civitanoj |




  • Peter Baláž [peter bala:ŝ] - slovaka esperantisto kaj eldonisto, Esperantisto de la jaro 2012


  • Miroslav Dvorský [miroslav dvorski:] - slovakia oper-kantisto (tenoro).


  • Peter Dvorský [peter dvorski:] - monde konata slovakia oper-kantisto (tenoro).


  • Karol Jokl [karol jokl] - piedpilkisto, reprezentanto de Ĉeĥoslovakio



Aliaj |




  • Tomáš Baťa [toma:ŝ batja] - fondinto de la urbo


  • Rudolf Jašík [rudolf jaŝi:k] - verkisto



Esperanto |


El la urboparto Veľké Bielice devenas esperantisto Peter Baláž. En la urbo okazis pluraj esperanto-aranĝoj - interalie en la stelobservejo de Partizánske okazis en 2005 internacia seminario de E@I kaj en 2006 tie SKEJ organizis Kreivan metiejon kun temo "Stel(ar)o".


Ekde la somero de 2011 troviĝas en la "domo de servoj" tuj apud la urbodomo de Partizánske la unua oficejo de E@I, kies sidejo estas jam de sia ekesto kiel asocio en 2005 registrita en la urbo.



Referencoj |




  1. Počet obyvateľov SR (slovake). Statistika ofico de la Slovaka Respubliko. Alirita 2014-10-02.


  2. http://www.partizanske.sk/?id_menu=1629


  3. Register nehnuteľných NKP (slovake). Pamiatkový úrad Slovenskej Republiky. Alirita 2014-10-02.



Eksteraj ligiloj |



  • Oficiala retejo

  • Stelobservejo en Partizánske





Popular posts from this blog

Franz Schubert

Tantalo (mitologio)

The minimum number of groups for any class cannot be less than 2 error