Usona Agentejo por Internacia Evoluo





























Usona Agentejo por Internacia Evoluo
United States Agency for International Development (USAID)

USAID-Identity.svg
tipo
ŝtata evoluhelpa agentejo
fondodato
la 3-an de novembro 1961
sidejo

Vaŝingtono
lingvoj

angla
Retejo

usaid.gov







v  d  r


Information icon.svg



La Usona Agentejo por Internacia Evoluo (angle United States Agency for International Development, USAID) estas usona registara agentejo ĉefe respondeca pri la administrado de civila eksterlanda helpo. Responde al la promeso de la usona prezidanto Barack Obama de 2013 "kuniĝi kun niaj aliancanoj por elradikigi ekstreman malriĉecon en la venontaj du jardekoj," USAID deklaras la mision "kunlabori por fini ekstreman malriĉecon kaj antaŭenigi stabilajn, demokratiajn sociojn, per tio ankaŭ antaŭante la sekurecon kaj prosperon de Usono". USAID agadas en Afriko, Azio, Latinameriko kaj orienta Eŭropo.


La usona prezidanto John F. Kennedy kreis la agentejon el pluraj antaŭaj ŝtataj agentejoj en 1961 per plenuma ordono, por starigi evoluhelpajn programojn en la areoj rajtigitaj de la Usona Kongreso per la "leĝo pri asisto al fremdaj landoj" (Foreign Assistance Act). [4] La Kongreso ĝisdatigas ĉi-tiun rajtigon tra ĉiujaraj mondonaj leĝoj (funds appropriation acts) kaj laŭnecese per pliaj leĝoj. Kvankam teknike sendependa federacia agentejo, USAID agadas en proksima kunlaboro kun kaj nome de la ekstera politiko gvidata de la Prezidanto de Usono, la Usona Sekretario de Ŝtato, kaj la Usona Nacia Sekureca Konsilio (angle United States National Security Council).



Rilatoj al Esperanto |


Inter la kunlaborantoj en la centra oficejo de USAID estas la esperantisto Joseph Truong, usonano de vjetnama deveno, kiu de 1997 ĝis 1999 estis la prezidanto de TEJO.




  • Kategorio Usona Agentejo por Internacia Evoluo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)








Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár