Lázaro Cárdenas del Río











































Lázaro Cárdenas del Río

Lazaro cardenas2.jpg
Personaj informoj

Naskiĝo

21-an de majo 1895 (1895-05-21)
en Jiquilpan

Morto

19-an de oktobro 1970 (1970-10-19) (75-jara)
en Meksikurbo

Kaŭzo de morto

kancero

Ŝtataneco

Meksiko

Profesio

politikisto, militisto

Lingvoj

Q21074990
Familianoj

Edz(in)o
Amalia Solórzano

Frat(in)o
Dámaso Cárdenas del Río







v  d  r


Information icon.svg



Lázaro CÁRDENAS del Río [LAsaro KARdenas del RIo] (21-a de majo 1895 - 19-a de oktobro 1970) naskiĝis en Jiquilpan, Miĉoakano, kaj tre juna partoprenis la meksikan revolucion. En 1928 estis elektita guberniestro de sia ŝtato.


En 1934 estis kandidato de la Nacia Revolucia Partio al prezidanteco, posteno kiun li tenis ĝis 1940.


En 1938, Cárdenas naciigis la petrol-industrion, kaj tiel kreiĝis la firmao Pemex. Li stimulis la sociajn movadojn, ĉefe sindikatojn, starigis la Meksikan Instituton por la Socia Sekureco kaj malfermis la pordojn al la ekzilitoj de la Hispana Enlanda Milito.


Post lia prezidenta periodo, li daŭre aktivis en la politiko, ĉiam celante la sociajn kaŭzojn. Lia apogo al la kuba prezidanto Fidel Castro altiris al li kritikojn de la dekstrularo, sed li neniam hezitis paroli favore al la kuba revolucio.




  • Kategorio Lázaro Cárdenas del Río en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
















Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár