Lenny Kravitz
Lenny Kravitz | |
---|---|
Lenny Kravitz en januaro 2011 | |
Bazaj informoj | |
Naskiĝo | 26-an de majo 1964 (1964-05-26) (54-jara) en Novjorko |
Edz(in)o | Lisa Bonet |
Ĝenroj | vidu tekste |
Profesio | kantaŭtoro, kantisto, multinstrumenta muzikisto, muzikproduktisto kaj -aranĝisto |
Aktivaj jaroj | 1988 - nuntempo |
Retejo | lennykravitz.com |
Leonard Albert "Lenny" Kravitz (naskiĝis la 26-an de majo 1964(nun 1964-05-26), do nun 54-jara) estas usona kantaŭtoro, kantisto, multinstrumenta muzikisto, muzikproduktisto kaj -aranĝisto, kiu vivas en Manhatano, Novjorko, Usono. Lia muzikstilo integrigas elementojn de rokmuziko, soulo, Ritmenbluso, funko, regeo, ŝtonroko kaj tradicia muziko. Krom kanti gvidvoĉe kaj fone, Kravitz ofte ludas gitaron, basgitaron, klavarojn, drumojn kaj aliajn frapinstrumentojn kiam li registras muzikaĵojn. Li konatas pro sia ellaborita sursceneja prezentado de kantaĵoj en koncertoj kaj simile atente faritaj muzikfilmetoj. Ekde la fino de la 2010-aj jaroj, li inter alie kunlaboras kun la sveda diskĵokeo Avicii.