Ĉetiedoj
Ĉetio (Cettia cetti) | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ĉetiedoj estas ĵusvalidata familio de malgrandaj insektovoraj kantobirdoj, iam lokitaj en la rubejtaksono de Silviedoj. Ĝi enhavas la tipajn ĉetiojn (Cettia) kaj ties parencojn.[1]
Ties membroj loĝas ĉefe en Azio kaj Afriko, kun teritorioj inter Wallacea kaj Eŭropo. La monarkoĉetioj (Erythrocercus), paruĉetioj Pholidornis kaj verdaj ĉetioj (Hylia) troviĝas nur en arbaroj de Afriko. La falsaj tajlorbirdoj, tesiaoj kaj stumpovostuloj, krom la ĉetioj de Tickellia kaj Abroscopus troviĝas ĉefe en la arbaroj de suda kaj sudorienta Azio, el kiuj unu specio estas tiom norden kiom ĝis Japanio kaj Siberio. La genro Cettia havas la plej ampleksan distribuadon de la familio, kaj atingas el Okcidenta Eŭropo tra Azio al la pacifikaj insuloj de Fiĝio kaj Palaŭo. Plej parto de la specioj en la genro estas loĝantaj birdoj, sed la Azia stumpovostulo estas tute migranta kaj la Japana ĉetio kaj la Eŭropa ĉetio estas parte migrantaj sur multe de iliaj teritorioj. Malmultaj specioj, kieaj la Palpieda ĉetio, estas altitudaj migrantoj.
Tiuj specioj estas malgrandaj, diketaj birdoj. Plej parto havas mezlongajn al longajn vostojn, dum la stumpovostuloj kaj tesiaoj havas malgrandajn vostojn kiuj eĉ ne superas la vostodirektilojn. La grupo estas tipe klada en senkolora plumaro, ofte kun superokula strio. Kelkaj, kiel la monarkoĉetioj (Erythrocercus), estas multe diferencaj laŭ aspekto, ĉar havas areojn de brilflava plumaro. Kunigite la Ĉetiedoj estas tre varia grupo enhavanta multajn netipajn birdojn kiuj ĝis tiam estis netrankvile lokitaj ĉe ampleksa gamo de nerilataj familioj. La Megaluredoj kiuj enhavas birdojn kiuj aspektas tre simile al multaj ĉetiedoj estas multe pli uniformaj kontraste.[2]
Plej parto loĝas en arbustaro kaj ofte ĉasas per grimpado tra densa implikiĝita kreskaĵaro.
Inter la superfamilio de Sylvioidea, la Ĉetiedoj representas malnovan stirpon. Kiel grupo, ili estas probable pli proksimaj al la Egitaledoj, la longvostaj paruoj kaj ties parencoj.[1]
Genroj |
Pholidornis – Paruĉetioj (iam en Remizedoj; provizore lokitaj ĉi tie[3])
Hylia – Verda ĉetio (provizore lokita ĉi tie[3])
Abroscopus – Abroskopoj (3 specioj)
Erythrocercus – Monarkoĉetioj (3 specioj, iam en Monarkedoj)
Urosphena – Stumpovostuloj (3 specioj)
Tesia – Tesiaoj (5 specioj)
Cettia – tipaj ĉetioj (ĉirkaŭ 15 specioj, polifiletika)
Tickellia – Larĝabeka ĉetio
Phyllergates – Falsaj tajlorbirdoj (2 specioj, iam en Orthotomus)
Monta tajlorbirdo Phyllergates cucullatus
Ruĝkapa tajlorbirdo Phyllergates heterolaemus
Ankaŭ aliaj genroj, kiaj Eremomela, povus aparteni ĉi tie.
Notoj |
- ↑ 1,01,1Alström et al. (2006)
↑ del Hoyo et al. (2006)
- ↑ 3,03,1Sefc et al. (2003)
Referencoj |
- Alström, P.; Ericson, P.G.P.; Olsson, U. & Sundberg, P. (2006): Phylogeny and classification of the avian superfamily Sylvioidea. Mol. Phylogenet. Evol. 38(2): 381–397. COI:10.1016/j.ympev.2005.05.015 PDF plena teksto
- del Hoyo, Josep; Elliott, Andrew & Sargatal, Jordi (eldonistoj) (2006): Handbook of the Birds of the World (Volume 11: Old World Flycatchers to Old World Warblers). Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 84-96553-06-X
- Sefc, K.M.; Payne, R.B. & Sorenson, M.D. (2003): Phylogenetic relationships of African sunbird-like warblers: Moho Hypergerus atriceps, Green Hylia Hylia prasina and Tit-hylia Pholidornis rushiae. Ostrich 74(1-2): 8-17. PDF plena teksto
|