Gavaro







Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.































Gavaro

Denaskaj parolantoj
verŝajne neniu

Fremdlingvo / dua lingvo por
nekonata sed verŝajne ege malmulte

Skribo

latina

Lingvistika klasifiko

Planlingvo

Oficiala statuso

Oficiala lingvo en
nenie

Reguligita de
neniu
Lingvaj kodoj







v  d  r


Information icon.svg



Gavaro (el la rusa verbo "paroli" говорить /ɡə.vɐ.ˈrʲitʲ/) estas variaĵo de Esperanto kreita de Manuel Halvelik (kies vera nomo estas Kamiel Vanhulle), kiu kreis ankaŭ Arcaicam Esperantom kaj Popido (do entute, tri "sociolektojn"). Halvelik vere ne volis krei novan internacian lingvon, sed provis doni al Esperanto (kaj ĉefe al tradukantoj) la "esprimeblecon de iu slango", t.e. multe malpli prestiĝan variaĵon de la lingvo, kvazaŭ ĝi estus parolata de krudulo, malklerulo aŭ eĉ krimulo.


Male al Arcaicam Esperantom kaj Popido, la aŭtoro decidis ne tro tuŝi la gramatikon kaj la vortetojn sed profunde ŝanĝis la radikojn.

"Gavaro diferencas de la tradicia zamenhofa lingvo per apartaj vortaro, afiksaro, kaj esprimaro. La gramatiko male restas nepre la sama kiel antaŭe." Manuel Halvelik




Enhavo






  • 1 Principoj


  • 2 Diferencoj inter Esperanto kaj Gavaro


    • 2.1 Literumado


    • 2.2 Diferencoj rilate al la 16 Fundamentaj reguloj


      • 2.2.1 2-regulo


      • 2.2.2 3-a regulo


      • 2.2.3 4-a regulo


      • 2.2.4 6-a regulo


      • 2.2.5 15-a regulo




    • 2.3 Vortaj kaj afiksaj ŝanĝoj aŭ aldonoj




  • 3 Rilatoj kun Esperanto kaj aliaj fikcilingvoj de Manuel Halvelik


  • 4 Vortfarado kaj fontlingvoj


  • 5 Specimenoj


  • 6 Notoj


  • 7 Referenco





Principoj |


Laŭ la aŭtoro mem, tradukante tekston al Gavaro oni devas respekti 2 principojn:




  • Simileco: "Oni klopodu laŭeble konservi la ĝeneralan formon kaj gramatikan funkcion de la originala slangaĵo." Manuel Halvelik


  • Simpleco: "Sekve mia Ora Konsilo apliki slangaĵojn ŝpareme, en strategiaj lokoj kaj kvantoj", Manuel Halvelik
    Do ene de frazo, oni ne uzu tro da slangaĵoj samtempe, por ke la frazo restu sufiĉe komprenebla. Kaj ene de vorto, oni uzu ne pli ol unu Gavaro-fremdigilon.



Diferencoj inter Esperanto kaj Gavaro |



Literumado |


  • Gavaro konservas la saman alfebeton kiel Esperanto krom "w", kiu anstataŭigas "ŭ".

  • Konsonantparoj KV, SV kaj TV fariĝas respektive KW aŭ KF, SW aŭ SF kaj TW aŭ TF. Kunmetado ne efiku je la skribmaniero.


Diferencoj rilate al la 16 Fundamentaj reguloj |


Preskaŭ ĉiuj reguloj estas senŝanĝaj, sed kelkaj ricevis aldono(j)n.



2-regulo |


Anstataŭ finaĵo "-o", substantivoj povas ricevi "-umo".



3-a regulo |


Anstataŭ finaĵo "-a", adjektivoj povas ricevi "-ala"



4-a regulo |


Krom la tradiciaj numeraloj estis enkondukitaj Volapük-devenaj 1 bwal, 2 twel, 3 kwil, 4 fwol, 5 lwel, 6 mwel, 7 vwel, 8 zwul, 9 ĵwel, 10 dweg, 100 twum, 1000 mlat. (Vd. Literumado, supre]].)



6-a regulo |


Anstataŭ finaĵo "-i", infinitiva verbo povas ricevi "-izi".



15-a regulo |


Neologismoj estas la kerno de Gavaro.




Vortaj kaj afiksaj ŝanĝoj aŭ aldonoj |


  • La jenaj afiksoj estas modifitaj:


























La Esperanta(j) sufiksoj... ...estas modifitaj al...

of
ist, ul, an, anto

ok
in, istin, ulin, antino

un
il

uj, ej


  • Estis enkondukitaj du infiksoj (afiksoj metitaj ene de radiko) por malrekonebligi Esperantajn radikojn:


-ERZ- (ŝteli: ŝterzeli)

-KLA- (polico: poliklaco)


  • Plena vortaro kaj esprimaro elŝuteblas el la retejo de la aŭtoro (vidi sube).


Rilatoj kun Esperanto kaj aliaj fikcilingvoj de Manuel Halvelik |


Gavaro ne rolas kiel vera aparta lingvo, sed provizas vortojn por efektigi lingvaĵon slanga.


"Ĝi estas aplikebla, laŭ la bezono aŭ la intenco, indiferente en fundamente koinea[1] kunteksto, aŭ en dialekta kunteksto[2], aŭ eĉ en arkaika kunteksto[3]. Slango ja aperas en tiuj tri sociolektoj." Manuel Halvelik



Ekzemple:

Gavare: ili prenis la gamboĉaron

Dialekte (Popido): zi prenit lo gamboĉar

Arkaike (Arcaicam Esperantom): ilùi Gambocharon preniit

Traduko: ili iris piede



Vortfarado kaj fontlingvoj |


Ekzistas 4 radik-klasoj:



  • Metaforoj: musko (hararo)

  • Vortmiksoj (mallongigo, inversigo ktp): polo (polico)

  • Akronimoj: repa[4] (morta, "ripozu-en-paco").

  • Ksenismoj (pruntoj el ĉiutagaj radikoj de aliaj lingvoj [vidi sube]): drugo (amiko, el la rusa друг /druk/)




Estas 7 fontolingvoj por la Gavaro-vortoj: la angla, la araba, la franca, la hispana, la hebrea, la rusa kaj la svahila. Angla- kaj rus-devenaj vortoj estas la plej nombraj.


NB: La vorto "mojosa" (kreita en 2003) kongruas kun la vortfaradaj principoj de Gavaro (kiel akronimo de Modernaj Juna Stilo).



Specimenoj |




  • Grut! (saluton!)


  • Ĉukompras? (ĉu vi komprenas?)


  • mia supo ekbolas (mi senpacienciĝas)


  • ĉi oko superplenigas mian vezikon (tiu ulo tedas min)


  • ĉipa klaĉofo (senvalora klaĉaĵo)





Notoj |




  1. t.e. Esperanto mem


  2. t.e. Popido


  3. t.e. Arcaicam Esperantom


  4. Gavaro estis kreita antaŭ ol la nuna PIV-a radiko "repo" (muzikstilo) estis inventita.





Referenco |


  • Halvelik, Manuel; Gavaro, la verda slango, Serio "La sociolekta triopo", versio 2.1, 2006, 308 paĝoj. elŝutebla el lia retejo, 4,5 MiB



Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár