Nepala lingvo
Nepala lingvo povas esti la nevara lingvo (la originala lingvo de Katmanduo) aŭ la nepalia lingvo (la nacia lingvo de Nepalo).
Historie, la loknomo "Nepalo" havis du sencojn: oni nomis per la vorto "Nepalo" kaj la Katmanduan Valon, kaj la nacion kiun unuigis en la jaro 1768 la reĝo Prithvi Narājan Ŝāha. En la Valo, la plej parolata lingvo estis la tibetobirma lingvo de la nevaroj. Prithvi Narājan venis de Gorkha (100 km nordokcidente de Katmando) kaj kunportis sian denaskan hindeǔropan lingvon, kiu iĝis nacia lingvo.
Tiu duobla senco ankoraŭ vivas eĉ hodiaǔ. En la nepala nacia lingvo, oni nomas la tibetobirman Katmanduan lingvon la Nepalo-lingvo (नेपाल भाषा) kaj la hindeǔropan nacian lingvon nepala lingvo (नेपाली भाषा).