Brajtono
Brajtono (Brighton) | |
urbo | |
Lando | Unuiĝinta Reĝlando |
---|---|
Ŝtato | Anglujo |
Regiono | Sud-orienta Anglio |
Koordinatoj | 50°50′N 0°08′W / 50.833°N, 0.133°U / 50.833; -0.133 (Brajtono) |
Loĝantaro | 155 919 (20/08/2007) |
Horzono | UTC±00:00 |
Poŝtkodo | BN1, BN2, BN50, BN88 |
Vikimedia Komunejo: Brighton, East Sussex | |
Retpaĝo: http://www.brighton-hove.gov.uk/ | |
Brajtono (angle Brighton, pron. [ˈbɹaɪtən]) estas urbo en la angla graflando East Sussex apud la maniko kaj 77 kilometroj sude de Londono.
Ĝi estas la plej larĝa kaj plej populara feriurbo en sudorienta Anglio. Ĝi estas fizike ligita al la urbo Hove kaj oni ofte ligas la du vortojn t.e. Brighton & Hove. Antaŭ 1992 Brajtono estis parto de la administra provinco East Sussex sed en 1992 kun Hove ĝi fariĝis unuara instanco.
La ĉefaj enspezofonto de la urbanoj estas turismo, procesado de manĝaĵo, inĝenierado kaj la okaziko de kongresoj kaj koncertoj en granda konferencejo. Brajtono estas populara loĝloko por artistoj, muzikistoj, ĵurnalistoj kaj aktoroj. Laŭdire la denseco de samseksemuloj pli altas ol averaĝe en Britio.
Pro la rapida fervojo al Londono (unu horo) multaj homoj laboras en Londono kaj vojaĝas ĉiutage.
Krom la fervoja linio al Londono, pluaj linioj ligas la urbon al Portsmouth kaj Eastbourne. Krome estas aŭtoŝoseo (M23) al suda Londono.
En la urbo estas du universitatoj: Universitato de Sussex kaj Universitato de Brighton.
Enhavo
1 Esperanto
1.1 Esperantistoj
2 Historio
3 Eksteraj ligiloj
4 Vidu ankaŭ
Esperanto |
La Universala Kongreso de Esperanto okazis en Brajtono en 1989.
Esperantistoj |
- Nigel Tart
Historio |
En la mezepoko la loko estis fiŝista vilaĝo nomita Brighthelmstone. En 1782 la Princo de Kimrio, la estonta reĝo Georgo la 4-a ekloĝis ĉi tie. Ankaŭ marbanado fariĝis tre populara kaj la loĝloko kreskis al urbo.
Eksteraj ligiloj |
oficiala retejo - elektu Visitors. Nur en la angla lingvo.
La Granda Hotelo ĉe la marborda promenejo, restaŭrita post bombatenco de la terora grupo Irlanda Respublika Armeo
La "reĝa paviliono"
la marponto de Brajtono estas ne nur vojo 500 metrojn en la maron, sed kompleta amuzparko sur la akvo
la marponto vidata de la plaĝo
Vidu ankaŭ |
- Eŭrovido-Kantokonkurso 1974