Vaasa
La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Vasa |
Vaasa, en la sveda Vasa, estas urbo kaj komunumo en la provinco Ostrobotnio de Finnlando, ĉe la Botnia golfo. Ĝis la jaro 2009 ĝi ankaŭ estis parto de la gubernio Okcidenta Finnlando. Vaasa havas 57 266 loĝantojn, el kiuj nuntempe 71,5 % estas finnlingvaj kaj 25 % svedlingvaj. Vaasa estas fondita de sveda reĝo Karlo la 9-a en 1606.
Estis Volapuka klubo en Vaasa en 19-a jarcento, kiel montras jena anonco en la taga gazeto Wasa Tidning de la 20-a de majo 1886:
Logolsöd lukim valiks volapüka flens!
Menade bal, püki bal.
Kanonla no isö fomöm bal Volapüka klubi?
Wasa, Mayul in yel balmil jöltum jölsemäl.
!Eikel C. M. Studel
(Rigardu ĉi tien ĉiuj amikoj de volapuko! Al unu homaro unu lingvon. Ĉu oni ne povas formi ĉi tien unu volapuk-klubon?
Vaasa, majo en jaro mil okcent okdek ses, C. M. Heikel, Studanto)
Aŭtunaj tagoj de Esperanto-Asocio de Finnlando okazis en Vaasa en 2007.
Loĝantaro |
Jaro | Entute | finnalingvaj | svedlingvaj | alilingvaj |
---|---|---|---|---|
1880 | 6.263 | 11,7 % | 87,2 % | 1,1 % |
1910 | 16.585 | 47,0 % | 51,9 % | 1,1 % |
1920 | 17.858 | 52,5 % | 47,0 % | 0,5 % |
1930 | 19.445 | 54,7 % | 44,8 % | 0,4 % |
1950 | 34.999 | 61,8 % | 38,0 % | 0,2 % |
1960 | 42.701 | 67,3 % | 32,6 % | 0,1 % |
1970 | 48.168 | 70,8 % | 29,2 % | 0 % |
1980 | 53.758 | 72,0 % | 27,9 % | 0,1 % |
1990 | 53.429 | 72,4 % | 27,2 % | 0,4 % |
2000 | 56.737 | 72,0 % | 25,5 % | 2,5 % |
2005 | 57.241 | 71,0 % | 25,0 % | 4,0 % |