Dundee






Mapo


Dundee (Dùn Dèagh en la gaela) estas urbo en la nordorienta parto de Skotlando, kaj krome estas unu el la 32 lokaj administraj regionoj ("konsiliaj areoj") de Skotlando. Ĝi situas proksimume 100 kilometrojn norde de Edinburgo, ĉe la norda bordo de la rivero Tay, apud la marbordo de la Norda Maro. Ĝi estas la kvara plej granda urbo de Skotlando, kun ĉirkaŭ 143 000 loĝantoj, aŭ 170 000 se oni inkludas la ĉirkaŭurbajn areojn.


Dundee oficiale akiris urban statuson en 1889. Ĝi estas alikonata en la angla kiel la "Urbo de Malkovro" (City of Discovery) pro sia longa scienca historio : el tie foriris la fama antarkta ekspedicio Discovery de Robert Falcon Scott. La ŝipo Discovery revenis al Dundee kaj restas videbla kaj vizitebla ĉe kajo de la urbo.



Partneraj urboj |


Inter la partneraj urboj de Dundee estas:




  • Flago-de-Usono.svg Alexandria, Virginio (Usono)


  • Flago-de-Unuiĝintaj-Arabaj-Emirlandoj.svg Dubajurbo, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj


  • Flago-de-Palestino.svg Nablus, Palestina Aŭtonomio


  • Flago-de-Francio.svg Orléans, Francio


  • Flago-de-Germanio.svg Würzburg, Germanio




Dundee, vidita el la rivero Tay.








Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár