László Vámos
László Vámos [lAslO vAmoŝ], hungare Vámos László, Esperante Ladislao Vámos estis hungara reĝisoro kaj profesoro.
László Vámos naskiĝis la 30-an de januaro 1928 en Budapeŝto. Li mortis la 3-an de februaro 1996 en Budapeŝto.
Biografio |
László Vámos frekventis aktoran ĉeflernejon pri reĝisorado inter 1946-1950 en Budapeŝto, poste komencis reĝisoradi en Nacia Teatro (Budapeŝto). Poste li iĝis ĉefreĝisoro en Teatro Csokonai (Debrecen). Inter 1955-1973 li reĝisoradis en Teatro Madách. Pro la sukcesoj li ricevis reĝisorajn taskojn en Aŭstrio, Germanio, Pollando, Francio, Usono. Inter 1967-1980 li estis ĉefreĝisoro en Operetoteatro (Budapeŝto), dume ofte ricevis taskojn en Hungara Televizio kaj Hungara Radio. Ekde 1960 li instruis en la ĉeflernejo. Lia unua edzino estis Éva Almási. Li ricevis premion Kossuth en 1970, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.
Liaj reĝisoraĵoj (elekto) |
- diversaj teatraj reĝisoraĵoj, ekzemple William Shakespeare: La ventego; Rikardo la 3-a; Hamleto; Romeo kaj Julieta; József Katona: Bánk (banuso); Benjamin Britten: Somermeznokta sonĝo; Béla Bartók: Burgo de la duko Blubarbo; Bizet: Carmen; Verdi: Aida
- 2 kinejaj filmoj, menciinda: La atestanto, kie li ankaŭ aktoradis
- 17 televiziaj filmoj inter 1964-1985, ekzemple Ladislao Hunyadi, 1978
Fontoj |
- Hungara Vikipedio