Greng
Greng | |
---|---|
Blazono de Greng | |
Turgrejnejo en Greng | |
Kantono | Friburgo |
Distrikto | Lagodistrikto |
Koordinatoj | 46°54′40″N 7°5′39″O / 46.91111°N, 7.09417°O / 46.91111; 7.09417 (Greng)Koordinatoj: 46°54′40″N 7°5′39″O / 46.91111°N, 7.09417°O / 46.91111; 7.09417 (Greng) |
Nombro de enloĝantoj | 170 |
Areo | 0,97 km² |
Alteco | 439 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3280 |
Komunumkodo | 2261 |
Mapo de Greng | |
Greng estas komunumo en la Lagodistrikto en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 170 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Enhavo
1 Geografio
2 Najbaraj komunumoj
3 Trafiko
4 Historio
5 Notoj kaj referencoj
6 Eksteraj ligiloj
Geografio |
Greng situas ĉe la suda bordo de la Lago de Morato, 3 kilometrojn okcidentsudokcidente de la urbo Morato. La komunumo konsistas el la tri setlejoj Obergreng, Untergreng kaj Blessoney. En la centro de Untergreng troviĝas la Kastelo de Greng.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 0,97 km², de kiuj 10,3% estas kovritaj de arbaro, 76,3% servas por agrikulturo kaj 14,4% por setlado.
[1]
Najbaraj komunumoj |
La komunumo Greng limas en nordo al la Lago de Morato, en okcidento al Morato, en sudo al Courgevaux kaj en okcidento al Faoug (VD).
Trafiko |
Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 1 de Zuriko al Ĝenevo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 6 kilometrojn oriente de la komunumo apud Morato. Tra Greng pasas la fervojlinio de Morato al Payerne, sed ne ekzistas stacidomo sur la komunuma teritorio. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita pere de loka buslinio al Morato.
Historio |
La unua dokumenta mencio de Greng datiĝas el la jaro 1349 kiel Groyn. Dum mezepoko Greng apartenis al la Senjorujo Morato. Dum la Burgonjaj Militoj en la jaro 1475 Greng kune kun Morato estis konkerita de Friburgo kaj Berno fariĝis komuna havaĵo de la du urboj. Okaze de la Helveta Revolucio de 1798 Greng fariĝis parto de Kantono Friburgo kaj estis surbaze de la konstitucio de 1848 atribuita al la Lagodistrikto.[2]
Notoj kaj referencoj |
↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
↑ Fonto: Ursula Birchler: Greng en Historia Leksikono de Svislando (2006-01-18)
Eksteraj ligiloj |
- Oficiala retejo de la komunumo Greng
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Greng – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|