Ilinojso



























































































Ilinojso
(Illinois)
Ŝtato

Map of USA IL.svg

Mapo de usono kun Ilinojso montrata






Flag of Illinois.svg

  Flago


Illinois state seal.png

  Blazono



Oficiala nomo: Illinois state

Kromnomo: Land of Lincoln ("Lando de Lincoln")

Lando

Usono Usono

Gravaj urboj

Ĉikago

Ĉefurbo

Springfield
Plej alta punkto

Charles Mound
 - alteco
377 m s. m.
 - koordinatoj

42°30′00″N 91°31′00″U  /  42.5°N, 91.516667°U / 42.5; -91.516667 (Ilinojso)
Plej malalta punkto

Misisipo (rivero)
 - alteco
85 m s. m.
 - koordinatoj

36°58′00″N 87°30′00″U  /  36.966667°N, 87.5°U / 36.966667; -87.5 (Ilinojso)

Areo
149 949 km² (14 994 900 ha)

Loĝantaro
12 910 409 (2000)
Denseco

86 27 loĝ./km²

Estiĝo
3-a de decembro 1818
Ŝtatestro

J. B. Pritzker

Horzono

CST (UTC-6)
 - somera tempo

CST (UTC-5)











Illinois population map.png




Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Illinois

Retpaĝo: Oficiala retpaĝo


Ilinojso (NPIV'a formo; foje uzeblas ankaŭ la formo Ilinojo, angle: Illinois [il-i-NOJ]) estas usona ŝtato.


Ĝi ricevis sian nomon pro la franca formo de Ilini, kiun oni formis per la aldonado de la franca sufikso -ois--la 's' ne prononciĝas en la franca kaj plejofte ne prononciĝas en la angla. La Ilini estis tribo (au tribaro) de indianoj kiuj tie loĝis. La tero kie situas Ilinojo estis parto de la teritorio cedita al la nova Usono de la Brita Regno post la Usona milito por sendependeco. Je la 3-a de decembro 1818, ĝi fariĝis la 21-a ŝtato de Usono. Dum la 19-a jarcento, Ilinojo estis geografie tre oportuna ĉar ĝi estis la sola akvovojo inter la Grandaj Lagoj kaj la Rivero Misisipo. Ĝi iĝis ankaŭ centro por fervojoj, kaj poste por la interŝtata ŝosea sistemo. Ilinojo fidelis al la Usona Unio dum la Usona interna milito de 1861-1865.


La flankoj de Ilinojo tuŝas en la nordo Viskonsinon (angle: Wisconsin), en la oriento la lagon Miĉigano, Indianaon kaj la riveron Ohio, kaj en la okcidento, la Misisipo-Riveron. La ĉefaj produktoj en la ŝtato estas maizo, bovoj, kaj porkoj. Du gravaj naciaj laboratorioj, Fermilab kaj Argonne National Laboratory, situas en la ŝtato. Universitato de Ĉikago, en Ĉikago, Northwestern University, en Evanston kaj Universitato de Ilinojso, en Ĉampajno-Urbano estas du gravaj universitatoj en Ilinojso.


En Ilinojo loĝas (en 2000) 12,4 milionoj da homoj. La plej granda urbo estas Ĉikago, kie loĝas 8,0 milionoj da homoj (inkluzive de iom da homoj en Indianio kaj Viskonsino), 2,9 milionoj interne de la urbolimo mem. Aliaj grandaj urboj estas Rockford (Ilinojo), Aurora (Ilinojo), Naperville kaj Peoria (Ilinojo). La ĉefurbo estas Springfield (Ilinojo). Ilinojo havas 22 reprezentantojn en la usona kongreso (inkluzive de la 2 senatanoj).


Famaj ilinojanoj estas Abraham Lincoln kaj Ronald Reagan, usonaj prezidantoj; Adlai Stevenson, usona ambasadoro ĉe la UNO; rokmuzikisto Eddie Vedder; senatano Hillary Clinton; kaj komikisto Jack Benny. Inter vidindaj turismaj lokoj estas la laborejo de la arkitekto Frank Lloyd Wright en Oak Park, kaj Navy Pier en Ĉikago, la Lincoln-domo en Springfield, kaj ŝtat-parkoj ĉie en la ŝtato. La sola nordamerika bahaa templo situas en Wilmette, norde de Ĉikago.


Politike, Ilinojon ne tute regas la Demokrata Partio nek la Respublikana. Ĉikago estas forte Demokrata, sed la ĉirkaŭaj kantonoj ĉefe preferas la Respublikanojn. Ilinojo oficiale permesas mortpunon, sed ekde 2000, pro ordono de la ŝtatestro George Ryan, ekzistas moratorio ĝis estontaj reformoj de la justeca sistemo. De 2019 la guberniestro de Ilinojo estas J. B. Pritzker.



Urbegoj laŭ loĝantarnombro |



  • Ĉikago

  • Aurora

  • Rockford (Ilinojo)

  • Joliet

  • Naperville

  • Springfield (Ilinojo)

  • Peoria

  • Elgin



Urboj laŭ alfabeto (elekto) |



  • Albion (Ilinojo)

  • Andalusia (Ilinojo)

  • Bishop Hill (Ilinojo)

  • Champaign

  • Ĉarelston (Ilinojo)

  • Dekaturo (Ilinojo)

  • Fort Sheridan

  • Highland Park (Ilinojo)

  • Maywood (Ilinojo)

  • Matoon (Ilinojo)

  • Nauvoo (Ilinojso)

  • Oak Park (Ilinojo)

  • Quincy (Ilinojo)

  • Sycamore (Ilinojo)

  • Waverly (Ilinojso)



Eksteraj ligiloj |




  • Kategorio Ilinojso en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Ilinojso en la Vikinovaĵoj (Liberaj novaĵoj)





  • Oficiala TTT-ejo (angle)


  • Enciklopedio de Ĉikago (2005) (angle)


  • Simboloj (angle)








Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár