Brulo
Play media
Play media
Kutime la vorto bruli priskribas la efikon de fajro sur materio: tiu materio malaperas sub flamoj kaj fumoj kaj postrestas nur cindro. Tiu transformo disradias multe da varmo.
Kiam tiu transformado estas rigardata je la atomskalo, brulado konsistas nur el reariĝo de atomoj alien.
(Mis)kutimo estas klarigi kio okazas interne de stelo per "brulado" de materio, sed tio estas vera fuŝbildo. Kiam tiu vorto uzatas en tiu kazo, estas nur laŭ la varmaspekto. Sed la fuzio de atomkerneroj (nuklea fiziko) neniel similas al atom-reariĝoj (ĥemio) nek laŭ la disvolviĝo, nek laŭ la skalo.
En multaj motoroj la transformo de kemia al mova energio okazas per brulado; tiuj nomiĝas brulmotoroj.
Proverbo |
Ekzistas pluraj proverboj pri brulo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ De malgranda kandelo forbrulis granda kastelo. ”
„ Ne ekzistas fumo sen brulo. ”
„ Ne estingu la fajron, kiu vin ne bruligas. ”
Vidu ankaŭ |
- Eksplodmotoro
- Elektromotoro
Referencoj |
↑ Lernu