Episkopujo Chiemsee































Episkopujo Chiemsee

Bistum Chiemsee

Sufragana

ĉefepiskopo de Salcburgo
Sidejo

Herrenchiemsee, Germanio

Wappen Bistum Chiemsee.png


Lasta titolulo
rekonita je la Apostola Seĝo
Sigmund Christoph von Waldburg zu Zeil und Trauchburg

Fondita
1216
Aboliciita
1808
 







v  d  r


Information icon.svg



La Episkupujo Chiemsee [ki:mze:], germane Bistum Chiemsee, kun sidejo episkopa en Herrenchiemsee, estis episkopujo subordigita al la salcburga ĉefepiskopujo kaj ekzistis de 1216 ĝis 1808.



Historio |


Ĝi instalitis kanonike en 1215/16. La episkopoj ĉiam restis en dependo de la salcburga ĉefepiskopo - kaj estis aŭtomate ties viculoj kaj helpepiskopoj. La episkopoj de Chiemsee mem estis la plejoftan tempon en la ejoj Chiemseehof en la urbokerno de Salcburgo, kiujn hodiaŭ uzas la salcburgia registaro.


La malgranda diocezo kun komence nur 10 paroĥoj konsistis el al regiono ĉirkaŭ la lago Chiemsee, la valo de Tiroler Ache kaj la Brixen-valo (Norda Tirolo). Interne de la episkopujo gravis ankaŭ la abato de la aŭgustenana monakejo en Herrenchiemsee kun specialaj jurisdikciaj privilegioj. Nur en la kuro de la katolikaj reformoj la episkopo gajnis absolutan superecon (1631/1707).


En la jaro 1808 la lasta episkopo Sigmund Christoph von Waldburg zu Zeil und Trauchburg devis demisii. Dum la novordigoj de la bavaraj diocezoj la episkopujo ankaŭ laŭforme ĉesis ekzisti (1817/18). La tirolajn teritoriojn ricevis la salcburgia ĉefepiskopujo, la partojn en Supra Bavario la Ĉefepiskopujo München kaj Freising.


En 2009 lia papa moŝto Benedikto la 16-a restaŭris la episkopujon titulare. Tre fama inter la episkopoj de Chiemsee estis Berthold Pürstinger.



Fonto |


Pri la episkopujo sur bavara historia retpaĝaro.







Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár