Val Müstair
Val Müstair | |
---|---|
Kantono | Grizono |
Distrikto | Inn/En |
Komunumaro | Val Müstair |
Koordinatoj | 46°37′0″N 10°27′0″O / 46.61667°N, 10.45°O / 46.61667; 10.45 (Val Müstair)Koordinatoj: 46°37′0″N 10°27′0″O / 46.61667°N, 10.45°O / 46.61667; 10.45 (Val Müstair) |
Nombro de enloĝantoj | 1608 |
Areo | 198,65 km² |
Alteco | 1273 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 7532 Tschierv 7533 Fuldera 7534 Lü 7535 Valchava 7536 Santa Maria 7537 Müstair |
Komunumkodo | 3847 |
Enhavo
1 Pri la komunumo
2 Geografio
3 Najbaraj komunumoj
4 Trafiko
5 Historio
6 Vidu ankaŭ
7 Notoj kaj referencoj
8 Eksteraj ligiloj
9 Bildoj
Pri la komunumo |
Val Müstair estas komunumo de la komunumaro Val Müstair kaj la distrikto Inn/En en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 1608 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio |
La komunumo Val Müstair situas sudoriento de Fornopasejo, do sur la suda flanko de la Alpoj. Tra la valo fluas la rivero Ramo, alfluanto de Adiĝo. Ĝia teritorio kongruas kun la samnoma komunumaro. La komunumo konsistas el la ses vilaĝoj Tschierv, Fuldera, Lü, Valchava, Santa Maria kaj Müstair. En Müstair, kiu estas la ĉefloko de la komunumo, situas la fama Benediktanina Monaĥejo Sankta Johano, mondaheredaĵo de UNESKO.
Najbaraj komunumoj |
La komunumo Val Müstair limas en nordo al Scuol, en nordoriento al Taufers im Münstertal (Italio), en sudoriento al Stelvio (Italio), en sudo al Bormio (Italio), en sudo okcidento al Valdidentro (Italio), kaj en nordokcidento al Zernez.
Trafiko |
Tra Val Müstair kondukas la kantonca ĉefvojo n-ro 28 de Zernez tra Fornopasejo al Italio. Per poŝtaŭtolinio trans la pasejo al de Mals im Vinschgau al Zernez la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio |
La komunumo Val Müstair estis fondita la 1-an de januaro 2009 per kunigo de la ĝis tiam memstaraj komunumoj Tschierv, Fuldera, Lü, Valchava, Santa Maria kaj Müstair.
[1]
Vidu ankaŭ |
- Aliaj signifoj de komunumaro Val Müstair
Notoj kaj referencoj |
↑ Fonto: Paul Eugen Grimm: Val Müstair en Historia Leksikono de Svislando (2008-11-18)
Eksteraj ligiloj |
- Oficiala retejo de la komunumo komunumaro kaj regiono Val Müstair
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Val Müstair – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj |
Benediktina Monaĥejo Sankta Johano
Fuldera
Santa Maria
Tschierv
Lü
Valchava
|