Soest









Disambig-dark.svg
Tiu ĉi artikolo temas pri la urbo Soest en Germanio. Pri la samnoma komunumo en Nederlando rigardu sub Soest (Nederlando)









































































Blazono
Mapo

Blazono de la urbo Soest

Situo de Soest en Germanio
Bazaj datumoj

federacia lando:

Nordrejn-Vestfalio

distriktaro:

Arnsberg

distrikto:

Soest

geografia situo:
51° 35´ 16´´, 8° 6´ 33´´

alteco:
90 m super NN

areo:
85,81 km²

loĝantaro:
47376 (31a de decembro 2017)

loĝdenseco:
562 loĝantoj/km²

poŝtkodo:
59494

telefonkodo:
02921

regiona aŭtokodo:
SO

administra kodo:
05 9 74 040
urba strukturo: La kerna urbo kaj 18 urbopartoj
Adreso de la urba administracio: Am Vreithof 8
59494 Soest
Politiko

Urbestro:
D-ro Eckhard Ruthemeyer (CDU)

Soest [zost], ĉefurbo de la samnoma distrikto, estas urbo en la federacia landoNordrejn-Vestfalio de Germanio. Ĝi situas ĉirkaŭ 50 km oriente de Dortmund sur la fekunda grundo de la pejzaĝo Soester Börde. Fine de la jaro 2013 la urbo havis 46,700 loĝantojn.




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Vidindaĵoj


  • 3 Partneraj urboj


  • 4 Eksteraj ligiloj





Historio |


Soest aĝas jam pli ol 1000 jarojn kaj estis unu el la plej gravaj urboj de Hanso en la mezepoko. En la kulmina tempo de la mezepoko ĝi estis la dua plej granda urbo de Germanio post Köln (Kolonjo).


Grandan signifon la urbo atingis kiel centro de Soester Börde, regiono kun tre fekunda tero, kiel loko de salo-produktado kaj prilaborado de fero, sed ĉefe kiel grava komerca urbo, kies kontaktoj etendiĝis ĝis ekz. Novgorod en Rusio.
La urbo konatiĝis ankaŭ pro la Soest-a urborajto, kiu influis multajn urbojn, en modifita formo ĝis en la baltmaran regionon.


La Malpaco de Soest estis venĝokonflikto en la jaroj 1444 ĝis 1449. La urbo Soest defendis je tio sian liberecon kontraŭ Ĉefepiskopo Ditriĥo de Kolonjo (1414–1463), kiu provis reinstali sian regecon.



Vidindaĵoj |


Malgraŭ gravaj detruoj dum Dua Mondmilito la urbo ankoraŭ disponas pri multaj vidindaĵoj. Ekzistas ekzemple ankoraŭ tri kvaronoj de la urba muro kaj remparo, sed nur unu el origine dek pordegoj (Osthofentor). En la urbocentro ĉirkaŭ 600 domoj estas protektitaj monumentoj. Aparte vidindaj i.a. estas la "Haus zur Rose" kaj la Pilgrim-domo, la plej malnova gastejo de Vestfalio. La plej gravaj preĝejoj estas la katedralo St. Patrokli kaj la preĝejo St. Petri. Krome estas la protestanta preĝejo Sankta Maria de la Herbejo (Soest).


La probable plej malnova bakejo kiu ankoraŭ produktas pumperniklon, estis fondita en 1570 de Jörgen Haverlanth en Soest.



Partneraj urboj |




  • Flago-de-Britio.svg Bangor en Kimrio / Britio


  • Flago-de-Francio.svg Guérard en Francio


  • Flago-de-Germanio.svg Herzberg (Elster) en Germanio


  • Flago-de-Nederlando.svg Kampen en Nederlando


  • Flago-de-Hungario.svg Sárospatak en Hungario


  • Flago-de-Nederlando.svg Soest (Nederlando) en Nederlando


  • Flago-de-Pollando.svg Strzelce Opolskie en Pollando


  • Flago-de-Svedio.svg Visby en Svedio



Eksteraj ligiloj |



  • Oficiala paĝo de Soest (germanlingva)

  • Bakejo Haverland (germanlingva)










Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár