Timono
La sankta Timono estis unu el la unuaj sep diakonoj de la kristanismo, tutekzakte de la historie unua kristana komunumo, kunvenanta en Jerusalemo.
Laŭ legendo de la kristana tradicio Timono poste misiis en Alepo kaj tra la insulo Kipro sekve vojaĝis al la greka urbo Korinto. Tie li laŭdire pro sia kristaneco mortis kiel martiro. Lia memortago en la katolika eklezio kaj en la ortodoksismaj eklezioj estas la 19-a de aprilo.
Fono |
La sesa ĉapitro de la Agoj de la Apostoloj (vidu sube) rakontas pri malkonsento, kiu ekestis en la eklezio de Jerusalemo ĉirkaŭ du jarojn post la Ĉieleniro de Kristo. La "helenistoj", do judaj kristanoj influitaj de la greka kulturo, de la komunumo estis riproĉintaj la "hebreojn", do judajn kristanojn, kiuj uzis la hebrean biblion, ke iliaj vidvinoj estas ne sufiĉe atentataj en la ĉiutaga komunuma servado. Tio instigis la apostolojn, enoficigi por tiu tasko sep virojn, kiujn la kunveno elektis. Ili estis: Stefano, Filipo, Proĥoro, Nikanoro, Timono, Parmenaso [foje ankaŭ esperantigata simple Parmeno] kaj Nikolao (Ago 6,1-6). Tiujn virojn kaj iliajn posteulojn la komunumo nomis "diakonoj", post kiam la sankta Paŭlo en siaj leteroj por ili uzis tiun nomon.
Citaĵo: Agoj de la Apostoloj 6 1-6 |
|
Noto |
↑ Agoj de la Apostoloj 6 1-6: vidu ekzemple ĉi tie (retlibro en formato PDF).