Clemens August von Galen









Disambig.svg
La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Galeno (apartigilo)





































































Clemens August von Galen

Episkopo de Monastero

CAvGalenBAMS200612.jpg

Regado
1933–1946

Coat of arms of Clemens August von Galen.svg

Ceteraj titoloj
grafo, kardinalo
Persona informo

Devena nomo

grafo Clemens Augustinus Joseph Emmanuel Pius Antonius Hubertus Marie von Galen

Naskiĝo

16-an de marto 1878 (1878-03-16)
en Dinklage

Morto

22-an de marto 1946 (1946-03-22) (68-jara)
en Münster

Tombo
St.-Paulus-Dom (Münster) [#]

Religio

katolika eklezio [#]

Ŝtataneco

Germanio [#]

Alma mater

Universitato de Friburgo [#]

Lingvoj

germana lingvo [#]
Familio

Familio

von Galen
Profesio

Okupo
katolika sacerdoto • verkisto • rezistanto [#]

Beatulo

Beatigo
9-an de oktobro 2005

[#]

Fonto: Vikidatumoj







v  d  r


Information icon.svg



Clemens August von GALEN (* la 16-an de marto 1878 en Dinklage, Oldenburgio sub la nomo grafo Clemens Augustinus Joseph Emmanuel Pius Antonius Hubertus Marie von Galen; † la 22-an de marto 1946 en Monastero, Vestfalio) estis germana katolika episkopo kaj kardinalo, kiu kadre de sia funkcio en tiutempe tre forte katolike dominita regiono de Germanio (la diocezo Monastero, kiu inkluzivas la Monasteran Landon kaj la distriktojn Cloppenburg, Vechta kaj Emsland de la nuna federacia lando Malsupra Saksio) kadre de sia funkcio malferme opoziciis al la nazia reĝimo, kiu regis en Germanio inter la jaroj 1933 kaj 1945. La 9-an de oktobro 2005 la katolika eklezio deklaris lin beatulo.





monaheĵo burgo Dinklage



Li naskiĝis kiel 11-a el 13 infanoj de malnova vestfalia nobela familio en Dinklage, Oldenburgio (nordokcidenta Germanio). La patro estis katolike konservativa ano de la nacia parlamento de la Germana Regno. Ekde la jaro 1899 li estas studento, du jarojn pli poste li iĝas jezuito kaj ekde 1906 li estas katolika kaplano, ekde 1919 katolika pastro en Berlino. Dum 1933 li iĝas episkopo de la diocezo Monastero en okcidenta Germanio: dum la tempo de Nazia Germanio aparte konatiĝis liaj flamaj predikoj kontraŭ la sistemaj naziaj murdoj de mensaj handikapitoj kaj psikaj malsanuloj ("eŭtanazio"). Aŭskultantoj en la katedralo de Monastero stenografie notis la tekstojn de la predikoj, tajpile multobligis la tekstojn kaj samizdate diskonatigis ilin tra kontraŭnaziaj kristanaj grupoj en la tuta Germanio. La nazioj kompreneble sciis pri la malferma opozicio al la naziisma reĝimo ekde unuaj kontraŭnaziaj tekstoj de la jro 1934, poziciigis partianojn en la katedralo por timigi la episkopon kaj la aŭskultantaron, sed ne kuraĝis enkarcerigi la ege konatan kaj popularan eklezian funkciulon. Dum februaro 1946 la katolika papo Pio la 12-a nomumis la episkopon kardinalo, aparte honoriganta lian malferman reziston al la diktaturo, sed jam monaton post tiu honorigo von Galen mortis.



Vidu ankaŭ |



  • la artikolon pri la nazia eŭtanazia kampanjo "Aranĝo T4"


  • Christoph Bernhard von Galen (1606 - 1678): Princepiskopo de Monastero, lia parenco



Eksteraj ligiloj |


  • anglalingva traduko de parolado de Kardinalo Clemens August von Galen kontraŭ la nazia Eŭtanazio





  • Clemens August von Galen en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Clemens August von Galen en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
















Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár