Domleschg (komunumaro)
Komunumaro Domleschg | |
---|---|
Kantono | Grizono |
Distrikto | Malantaŭa Rejno |
Ĉefloko | Fürstenau |
Koordinatoj | 46°43′N 9°26′O / 46.717°N, 9.433°O / 46.717; 9.433 (Domleschg (komunumaro))Koordinatoj: 46°43′N 9°26′O / 46.717°N, 9.433°O / 46.717; 9.433 (Domleschg (komunumaro)) |
Nombro de enloĝantoj | 4278 (2009-12-31) |
Areo | 73,94 km² |
Loĝantardenseco | 58 loĝantoj/km² |
La komunuaro Domleschg (germane: Kreis Domleschg; romanĉe: Circul Tumleastga; en Esperanto ankaŭ Domleŝgo) estas administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Malantaŭa Rejno. Ĝi havis 4278 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas Fürstenau.
Enhavo
1 Domleschg
2 Komunumoj de la komunumaro Domleschg
3 Historio
4 Notoj kaj referencoj
5 Eksteraj ligiloj
Domleschg |
La komunumaro Domleschg konsistas el la komunumoj oriente de la Malantaŭa Rejno de la alfluo de Albulo en sudo ĝis la limo de distrikto Imboden en nordo.
Komunumoj de la komunumaro Domleschg |
La komunumaro Domleschg konsistas (stato en 2009) el 9 komunumoj, el kiuj Sils en Domleschg estas la plej granda. Jen la listo:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2009-12-31) | Areo en km² | Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Almens | 223 | 8.34 | 3631 | |
Fürstenau | 353 | 1.32 | 3633 | |
Paspels | 475 | 4.59 | 3634 | |
Pratval | 231 | 0.77 | 3635 | |
Rodels | 266 | 1.68 | 3636 | |
Rothenbrunnen | 307 | 3.11 | 3637 | |
Scharans | 837 | 14.29 | 3638 | |
Sils en Domleschg | 863 | 9.28 | 3640 | |
Tomils | 723 | 30.56 | 3671 | |
Totale | 9 | 4278 | 73,94 | 0211 |
Historio |
La unua dokumenta mencio de Domleschg datiĝas el la jaro 840 kiel Tumilasca. La hodiaŭa komunumaro Domleschg, kiu kongruas kun la historia regiono Domleschg estiĝis kadre de la nova administra ordo de Kantono Grizono de la jaro 1851 per unuigo de la tribunalejo Ortenstein kaj la duontribunalejoj Boden kaj im Berg. Ĝis la jaro 2001 la komunumoaro Domleschg apartenis al la distrikto Heinzenberg, kiu tiam estis integrita al la distrikto Malantaŭa Rejno.
[1]
Notoj kaj referencoj |
↑ Fonto: Jürg Simonett: Domleschg en Historia Leksikono de Svislando (2005-04-19)
Eksteraj ligiloj |
Domleschg en la Historia Leksikono de Svislando germane france itale
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Komunumaro Domleschg – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|