Proĥoro
La sankta Proĥoro - latine Prochorus - estis unu el la unuaj sep diakonoj de la kristanismo, tutekzakte de la historie unua kristana komunumo, kunvenanta en Jerusalemo.
Lia nomo venas el la greka lingvo kaj signifas "antaŭdancisto".
Laŭ la kristana tradicio Proĥoro havis helenisman devenon. La Sankta Petro laŭtradicie poste nomumis lin episkopo de la antikva urbo Nikomedia en Bitinio, greke Νικομήδεια, Nikomēdeia, la nuntempa urbo İzmit en nordokcidenta Turkio. Intertempe li laŭtradicie laboris kiel sekretario de la apostolo Johano, kiun la kristana tradicio (ne sendiskute) identigas kun la samnoma evangeliisto.
Post sia reveno al Nikomedia Proĥoro laŭdire mortis kiel martiro. Lia memortago en la katolika eklezio kaj en la ortodoksismaj eklezioj estas la 28-a de junio.
Fono |
La sesa ĉapitro de la Agoj de la Apostoloj (vidu sube) rakontas pri malkonsento, kiu ekestis en la eklezio de Jerusalemo ĉirkaŭ du jarojn post la Ĉieleniro de Kristo. La "helenistoj", do judaj kristanoj influitaj de la greka kulturo, de la komunumo estis riproĉintaj la "hebreojn", do judajn kristanojn, kiuj uzis la hebrean biblion, ke iliaj vidvinoj estas ne sufiĉe atentataj en la ĉiutaga komunuma servado. Tio instigis la apostolojn, enoficigi por tiu tasko sep virojn, kiujn la kunveno elektis. Ili estis: Stefano, Filipo, Proĥoro, Nikanoro, Timono, Parmenaso [foje ankaŭ esperantigata simple Parmeno] kaj Nikolao (Ago 6,1-6). Tiujn virojn kaj iliajn posteulojn la komunumo nomis "diakonoj", post kiam la sankta Paŭlo en siaj leteroj por ili uzis tiun nomon.
Citaĵo: Agoj de la Apostoloj 6 1-6 |
|
Noto |
↑ Agoj de la Apostoloj 6 1-6: vidu ekzemple ĉi-tie (retlibro en formato PDF).