Akacio
foliaro kaj floroj de Acacia melanoxylon | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Specioj | ||||||||||||||||
vidu tekston | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
La akacio (Acacia) estas genro de la papiliofloraj plantoj. En ĝi estas pli ol 1200 specioj.
Akacioj estas falfoliaj arboj aŭ arbedoj, ĉefe en Aŭstralio. La plimulto de la specioj kreskas en Afriko kaj kreskigas pikajn dornojn kaj pro tio en la angla lingvo nomiĝas kiel "dornarboj". La esprimo akacio estas ofte uzata por robinio, kio estas tute erara. Ambaŭ genroj Acacia kaj Robinia ne interkruciĝas. Ili apartenas nur al la sama familio, al la fabacoj.
La akacioj estis plantitaj jam en la malnova Egiptio kiel ornamplantoj.
Enhavo
1 Priskribo
2 Elektitaj specioj
3 Interesa komunikada sistemo
4 Referencoj
5 Vidu ankaŭ
6 Fotogalerio
7 Eksteraj ligiloj
Priskribo |
Akacio havas aŭ pare pinatajn foliojn aŭ fillokladiumon (platforman petiolon).
La etaj floroj, de malhelflava ĝis blanka, sidas dense en globforma aŭ cilindra spiko. Ili ofte ellasas fortan odoron kaj produktas multan polenon, kiu la mielabelojn altiras. La frukto konsistas el rondaj aŭ plataj guŝoj. La semoj estas longdaŭre vikapablaj, kelkaj – precipe en Aŭstralio – bezonas fajron, por povi ekĝermi.
Elektitaj specioj |
Acacia armata - Korfolia mimozo
Acacia adansonii [1]
Acacia catechu - Kateĉuakacio
Acacia dealbata - Arĝenta akacio
- Acacia ehrebengiana
Acacia farnesiana - Farneza akacio
- Acacia gummifera
Acacia karoo - Terura akacio
- Acacia ligustrina
Acacia longifolia - Sidnea orplektaĵo
Acacia mearnsii - Nigraligna akacio
- Acacia nilotica
Acacia pulchella - Vera akacio
Acacia pycnantha - Ora akacio
- Acacia raddiana
Acacia retinodes - Ĉiamfloranta akacio
Acacia senegal - Senegala akacio
Acacia seyal - Ruĝa akacio
Acacia tortilis - Ŝirmakacio
Interesa komunikada sistemo |
- Estis eltrovita ke akacioj havas sistemon de komunikado, por averti sin reciproke kontraŭ manĝantaj malamikoj. Tiu averto funkcias per disigo de etileno per la aero. Tio igas aliajn akaciojn, kreskigi venenajn taninojn. Oni malkovris tion, post kiam pli ol tri mil antilopoj mortis en barilita areo, kiuj nur havis akaciojn por manĝi en sia areo kaj ne povis dum manĝado iri kontraŭ la direkto de la vento de arbo al arbo.
Referencoj |
↑ Angolaj mopanearoj
Vidu ankaŭ |
- Mediteraneaj sekaj duonarbaroj de akacio kaj arganio
- Ŝirmakacio
Fotogalerio |
Acacia erioloba
Eksteraj ligiloj |
- Pri akacio en la germana