Shrewsbury School






Shewsbury School


Shrewsbury School estas privata lernejo en Shrewsbury, Shropshire, Anglio.


La lernejo estis fondata en 1552 de Adam Jones kaj Eduardo la 6-a, kaj pligrandigata de Elizabeto la 1-a en 1571. Ĝis 1882 ĝi situis sur Castle Hill (Kastela Monteto): tiun jaron la lernejo translokiĝis trans Rivero Severn. La antaŭa konstruaĵo nun servas kiel publika biblioteko.


Ĝis 2008 la lernejo enhavis nur knabojn: ekde tiun jaron ĝi akceptas ankaŭ knabinojn en la plej altaj klasoj. Entute estas ĉirkaŭ 690 geknaboj.


Inter la plej famaj viroj edukitaj ĉe Shrewsbury School estas:




  • Philip Sidney (1554-1586, verkisto, militisto kaj kortegano)


  • Fulke Greville (1-a Barono Brooke) (1554-1628, poeto kaj politikisto)


  • Juĝisto Jeffreys (1645-1689)


  • Charles Burney (1726-1814, historiisto de muziko kaj patro de la romanisto Frances Burney)


  • Charles Darwin (1809-1892)


  • Samuel Butler (romanisto) (1835-1902)


  • Nevil Shute (1899-1960, romanisto)


  • Michael Heseltine (n. 1933, politikisto)


  • Michael Palin (n. 1943, aktoro, komediisto, verkisto, ano de Monty Python)




Popular posts from this blog

Erzsébet Schaár

Ponta tanko

Facebook