Distrikto Gyomaendrőd




La Distrikto Gyomaendrőd [djomaendrOd] (hungare Gyomaendrődi járás) estas distrikto en Hungario en departemento Békés. Ĝi situas sur ebenaĵo laŭ Körös en la nordokcidenta parto de la departemento.




Distrikto Gyomaendrőd en Hungario




Distrikta administrejo en Gyomaendrőd


La distrikta ĉefurbo estas Gyomaendrőd, kiu estas urbo, krome estas ankaŭ alia urbo, la ceteraj 3 estas vilaĝoj.


La areo estas 686,21 km², kie loĝas 23 529 homoj. La loĝantoj okupiĝas precipe pri agrikulturo, (fruktoj, tritikoj, maizoj kaj ties prilaborado).



Historio |


Tiu distrikto (laŭ la nomo) estis kreita en 2013, sed inter 1886-1966 funkciis jam „Distrikto Gyoma”. Menciindas, ke la distrikta sistemo ne funkciis inter 1983-2013 en Hungario.



Komunumoj |



  • distrikta ĉefurbo kaj urbo: Gyomaendrőd

  • alia urbo: Dévaványa

  • vilaĝoj:

    • Csárdaszállás

    • Ecsegfalva

    • Hunya





Fontoj |


  • la datenoj venis el la Hungara Vikipedio



Popular posts from this blog

Erzsébet Schaár

Ponta tanko

Facebook