Corminboeuf













































Corminboeuf

Blazono de Corminboeuf


Blazono de Corminboeuf

Poŝtoficejo de Corminboeuf


Poŝtoficejo de Corminboef
Kantono
Friburgo
Distrikto
Sarino

Koordinatoj 

46°48′30″N 7°6′14″O  /  46.80833°N, 7.10389°O / 46.80833; 7.10389 (Corminboeuf)Koordinatoj: 46°48′30″N 7°6′14″O  /  46.80833°N, 7.10389°O / 46.80833; 7.10389 (Corminboeuf)
Nombro de enloĝantoj
2134
Areo
5,62 km²
Alteco
633 m super marnivelo
Poŝtkodo
1720
Komunumkodo
2183

Mapo de Corminboeuf


Mapo de Corminboeuf







v  d  r


Information icon.svg



Corminboeuf estas komunumo en la Distrikto Sarino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 2134 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Najbaraj komunumoj


  • 3 Trafiko


  • 4 Historio


  • 5 Vidindaĵoj


  • 6 Notoj kaj referencoj


  • 7 Eksteraj ligiloj


  • 8 Bildoj





Geografio |


Corminboeuf situas en la Friburga Mezlando, proksimume 5 kilometrojn sudokcidente de la kantonĉefurbo Friburgo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Corminboeuf kaj la setlejoj Montaubert, Les Avudrans, Les Poudrières, Village Suisse, Le Bougnon kaj Nonan.[1]


La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,62 km², de kiuj 33,3% estas kovritaj de arbaro, 51,8% servas por agrikulturo kaj 14,9% por setlado.
[2]



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Corminboeuf limas en nordo al Belfaux, en nordoriento al Givisiez, en sudoriento al Villars ĉe Glano, en sudo al Matran, en sudokcidento al Avry, kaj en nordokcidento al Chésopelloz.



Trafiko |


Corminboeuf situas flanke de la gravaj trafikvojoj, tamen la kantona ĉefovojo n-ro 181 pasas en sudo tra la komunuma teritorio kaj en sudsudoriento la komunuman limon formas la svisa aŭtovojo A12, kies plej proksima alveturejo situas proksimume 4 kilometrojn oriente de la komunumo. Tra la vilaĝo Corminboeuf mem pasas konekta vojo de la kantona ĉefvojo al Givisiez kaj al Belfaux. Per buslinio de la Transporto Publika Friburga de Friburgo al Chésopelloz la komunumo estas konektita al la publika tranpsortreto.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Corminboeuf datiĝas el la jaro 1142 kiel Cormenbo. En mezepoko la Hospitalo Friburgo akiris posedaĵojn en Corminboeuf, inter kiuj troviĝis la vilaĝo Nonan. En la jaro 1442 Corminboeuf estis atribuita al la Malnova Kamparo de Friburgo sub la Hospitala Flago. Ek de la Helveta Revolucio de 1798 ĝis 1848 ĝi apartenis al la distrikto Friburgo, tiam ĝi sub la nova kantona konstitucio estis integrita al la distrikto Sarino.[3]



Vidindaĵoj |


La Kapelo konsekrita al Sankta Georgo estis menciita la unuan fojon en la jaro 1354. En la kapelo troviĝas bone konservitaj freksoj el la 14-a jarcento. En la vilaĝo estas konservita malnova ligna grejnejo el la 17-a jarcento kaj diversaj belaj kamparandomoj.



Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Reta Mapo 1:20000 de Swisstopo


  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011


  3. Fonto: Marianne Rolle kaj Denis Ramseyer: Corminboeuf en Historia Leksikono de Svislando (2004-03-05)



Eksteraj ligiloj |


  • Oficiala retejo de la komunumo Corminboeuf

  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Corminboeuf – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)


Bildoj |













Popular posts from this blog

Erzsébet Schaár

Ponta tanko

Facebook