Internacia Monunua Fonduso







La emblemo de la Internacia Mona Fonduso


La Internacia Mona Fonduso (IMF)[1]Internacia Valuta FondusoInternacia Monunua Fonduso (IMF) - angle International Monetary Fund, france Fonds monétaire international - estas internacia organizaĵo, establita en 1946 por instigi internacian valutan kunlaboron, borsan stabilecon, kaj ordajn interŝanĝajn aranĝojn; instigi ekonomian kreskadon kaj altajn nivelojn de dungado; kaj provizi provizoran financan helpadon al landoj por faciligi reĝustigon de balancado de pagoj.




Enhavo






  • 1 Konsisto kaj celo


  • 2 Prezidantoj de la IMF


  • 3 Vidu ankaŭ


  • 4 Eksteraj ligiloj


  • 5 Referencoj





Konsisto kaj celo |





Sidejo de la Internacia Mona Fonduso en Vaŝingtono



La fonduso havas 188 membroŝtatojn, kies voĉdonrajto kaj reprezentiĝo en ĝia estraro dependas de la ekonomia nivelo de ĉiu ŝtato, konkrete de la kvanto de kapitalo investita en la fonduson. La ŝtatoj kun plej fortaj voĉdonaj kvotoj estas Usono 16,75 %, Japanio 6,23 %, Germanio 5,81 %, Francio 4,29 %, Britio 4,29 % kaj Ĉinio 3,81 %.[2] Por unueca decido necesas 85%, tiel Usono sole aŭ la ŝtatoj de la Eŭropa Unio kune povas bloki decidojn.[2] Tiel, la plej riĉaj landoj povas trudi sekvendajn politikojn al la plej malriĉaj landoj (83 landoj posedas nur 0,1 % de la voĉoj). La direktoro de la Internacia Monunua Fonduso ĝis nun ĉiam estis eŭropano.





La flago de la Internacia Mona Fonduso


La IMF plenumas la taskon de lastinstanca pruntedonanto, por refluigi la ekonomiojn troviĝantajn en malfacila situacio, kaj por "rekonfidigi" la privatan sektoron. Sed la pruntoj okazas nur sub certaj kondiĉoj difinitaj de la programoj de struktura alĝustigo (PSA) kiu fakte estas politikoj de liberaligo kaj de fleksivigo de la ekonomioj. La pruntoj kiujn ĝi donas ne estas definitivaj. Ili estas repagotaj sub respekto de la PSA, alie la financadoj estas forigataj. Forte kritikita pro ĝia liberala politiko, la IMF promesis meti la reduktadon de la malriĉeco en la centron de sia agado kaj esti pli travidebla.



Prezidantoj de la IMF |


La 28-an de septembro 2007, kiel direktoro de la Internacia Mona Fonduso por 5 jaroj estis nomita la franca politikisto Dominique Strauss-Kahn. Lin postsekvis Christine Lagarde en junio 2011.



Vidu ankaŭ |



  • SDR - Specialaj rajtoj de enspezo

  • Ekonomia Modelo de Bretton Woods

  • Monda Banko

  • Unuiĝintaj Nacioj



Eksteraj ligiloj |



  • La retejo de IMF en la angla, la hispana kaj la franca.


Referencoj |




  1. Monato-konvencioj (esperante). Alirita 2013-08-04.

  2. 2,02,1IMF Members’ Quotas and Voting Power, and IMF Board of Governors ("membra kvoto kaj voĉdona forto, kaj estraro de la IMF") angle. stato: 24-a de februaro 2012.




Popular posts from this blog

Erzsébet Schaár

Ponta tanko

Facebook