Körös




























Râul Criș
Körös

Akvobaraĵo en Békés en Duobla Körös

Akvobaraĵo en Békés en Duobla Körös

Bazaj informoj

Situo

Rumanio, Hungario

Akvokolekta areo
27 537 km²
Fluo

Fonto

pluraj

Enfluejo

Tiso, ĉe Csongrád
Geografio

Pitoreska rivero Körös apartenas al Nacia Parko
Pitoreska rivero Körös apartenas al Nacia Parko








v  d  r


Information icon.svg



Körös (rumane Criș, germane Kreisch) estas maldekstra flankorivero de Tiso en Hungario, ĉiuj fontoj estas en Rumanio. Tiu nomo malofte uziĝas, oni konas diversajn Körös-riverojn, kiuj kuniĝas.


La riveraro sume longas 741 km-ojn, akvokolekta areo estas 27 537  km². La kvin riveroj Körös jene ekestas unuj el aliaj:



  • Triopa Körös (pli oficiala nomo; hungare: Hármas-Körös) estiĝas el Duopa Körös kaj el Rapid(eg)a Körös (ĉe Gyomaendrőd). Triopa Körös longas 91 km-ojn kaj fluas nur en Hungario kaj enverŝiĝas Tison ĉe la urbo Csongrád. Akvonivelaj indikiloj (kaj samtempe gravaj urboj): Gyoma, Kunszentmárton, Szarvas.


  • Duopa Körös (hungare: Kettős-Körös) estiĝas el Blanka Körös kaj el Nigra Körös (ĉe Gyula), longas 37 km-ojn kaj fluas nur en Hungario. Estas grava urbo, akvobaraĵo kaj akvonivela indikilo: Békés.


  • Blanka Körös (rumane: Crișul Alb, hungare: Fehér-Körös) longas 236 km-ojn, el tio en Hungario 10 km-oj. Akvonivelaj indikiloj: Gurahonț, Ineu, Gyula. La lasta estas grava urbo.


  • Nigra Körös (rumane: Crișul Negru, hungare: Fekete-Körös) longas 168 km-ojn, el tio en Hungario 21 km-oj. Akvonivelaj indikiloj: Ant, Remete, Beiuș, Tinca.


  • Rapida Körös (rumane: Crișul Repede, hungare: Sebes-Körös) longas 209 km-ojn, el tio en Hungario 59 km-oj. Akvonivelaj indikiloj: Ciucea, Körösszakál, Körösladány. Ĉeborda grava urbo kun akvonivela indikilo: Oradea.



Rapida (supre), nigra (meze) kaj blanka Körös


Menciinda flankorivero estas Berettyó, krome en la hungara parto estas diversaj enfluantaj kanaloj, la plej konata estas Orienta ĉefkanalo. La riveroj kolektas la akvon el la Mez-Okcidenta Transilvanio. La regiono ofte suferas pro inundoj. Helpas la digoj kaj la kanaloj. La pitoreskaj riveropartoj apartenas al la nacia parko Körös-Maros.







Popular posts from this blog

Erzsébet Schaár

Ponta tanko

Facebook