Diptiko




Diptiko estas en pentrarto duparta pentraĵo. Sian funkcion ĝi havas precipe kiel pieca aŭ altara bildo. Nure profanaj diptikoj estas plejofte portretoj de geedzoj. Ambaŭ duonoj de diptiko estas ligitaj per ĉarniro por ebligi fermadon resp. malfermadon.


La origino de la pentrita diptiko troviĝas en antikvaj vaksaj skribotabuloj, kiuj evoluis trans skulptitaj eburtabuloj en la bizanca imperio al pentritaj tabuloj en la frua mezepoko. Sur unu flanko de la diptiko videblas la objekto de la adorado. Sur la alia tiam troviĝas ekz. la mendinto de la bildo. La dorsflankoj de diptiko ankaŭ povas esti pentritaj.


Laŭ Francisko Azorín diptiko estas Dupeca, faldebla tabulo pentrita aŭ skribita. Ĉe la antikvaj romanoj. oni uzis ĝin kiel notlibro, ligna, ora, ebura, vaksoŝmirante la facojn por surskribi per grifelo.[1] Kaj li indikas etimologion el greka diptikos, el dis + ptisein (du faldi), kaj de tie la latina dipticha.[2]




Enhavo






  • 1 Bildaro


  • 2 Ekzemploj


  • 3 Literaturo


  • 4 Vidu ankaŭ





Bildaro |




Ekzemploj |




  • Wilton diptiko: anonima kreinto de la Wilton-Diptychons,


  • Diptiko kun la juĝo de Cambyses de Gerald David,


  • Kreuzigung de Rogier van der Weyden.


  • Diptiko de Maarten van Nieuwenhove de Hans Memling,


  • Viena diptiko de Hugo van der Goes

  • Frederiko da Montefeltro kaj Battista Sforza de Piero della Francesca,


  • Diptiko de Melun de Jean Fouquet,


  • Adam kaj Eva de Albrecht Dürer.



Literaturo |


  • Anmut und Andacht: das Diptychon im Zeitalter von Jan van Eyck, Hans Memling und Rogier van der Weyden, John Oliver Hand, Catherine A. Metzger u. Ron Spronk], Stuttgart, Belser, 2007, ISBN 3-7630-2473-5.


Vidu ankaŭ |



  • triptiko



  • Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 57.


  • Azorín, samloke.








  • Popular posts from this blog

    Erzsébet Schaár

    Ponta tanko

    Facebook