Rudolfstetten-Friedlisberg










































Rudolfstetten-Friedlisberg



Blazono de Rudolfstetten-Friedlisberg






Komunuma domo de Rudolfstetten-Friedlisberg


Kantono
Argovio
Distrikto
Bremgarten

Koordinatoj 

47°22′10″N 8°22′55″O  /  47.36944°N, 8.38194°O / 47.36944; 8.38194 (Rudolfstetten-Friedlisberg)Koordinatoj: 47°22′10″N 8°22′55″O  /  47.36944°N, 8.38194°O / 47.36944; 8.38194 (Rudolfstetten-Friedlisberg)
Nombro de enloĝantoj
4097
Areo
4,90 km²
Alteco
494 m super marnivelo
Poŝtkodo
8964
Komunumkodo
4075




Mapo de Rudolfstetten-Friedlisberg









v  d  r


Information icon.svg





Enhavo






  • 1 Pri la komunumo


  • 2 Geografio


  • 3 Najbaraj komunumoj


  • 4 Trafiko


  • 5 Historio


  • 6 Eksteraj ligiloj





Pri la komunumo |


Rudolfstetten-Friedlisberg estas komunumo en la distrikto Bremgarten de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 4097 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. Ĝis 1953 la komunumo nomiĝis nur Rudolfstetten.



Geografio |


Rudolfstetten-Friedlisberg situas sur la kulmino de la Mutschellen-Pasejo inter Dietikon kaj Bremgarten ĉe la limo al Kantono Zuriko. La komunumo konsistas el la du vilaĝoj Rudolfstetten, kiu situas en valo norde de la Mutscheln-pasejkulmino kaj kiun trafluas la rivereto Rummelbach, kaj Friedlisberg, kiu situas sudoriente de la komunumo sur altebenaĵo je 601 m s.m.



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Rudolfstetten-Friedlisberg limas en nordo al Bergdietikon, en oriento al Urdorf, en sudoriento al Birmensdorf, en sudo al Berikon, kaj en okcidento al Widen.



Trafiko |


Tra Rudolfstetten pasas la Dietikon-Bremgarten-Fervojo, kiu disponas pri du haltejoj sur al komunuma teritorio, nome Rudolfstetten kaj Rudolfstetten Hofacker.


La Mutschellen-pasejvojo estas grava kantona ĉefvojo, kiu pasas tra la komunumo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A4 troviĝas apud Urdorf en distanco de proksimume 4 km.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Rudolfstetten datiĝas el la jaro 1190 kiel Rudolfstettin en bieninvetaro de la Monaĥejo Engelberg.


En mezepoko Rudolfstetten apartenis al la Habsburgoj, ĝis en la jaro 1415 Argovio estis konkerita de la Svisa Ĵurkomunumo. Rudolfstetten tiam estis atribuita al la voktejo Dietikon de la Grafejo Baden, kiu estis komune regita teritorio de la Ĵurkomunumo. Post la kontruo de veturebla vojo trans la Mutschellen-Pasejo la urbo Bremgarten akiris la malaltan jurisdikcion pri Rudolfstetten kaj kreis voktejon, al kiu krom Rudolfstetten apartenis ankaŭ Friedlisberg.


Post la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Rudolfstetten apartenis dum kvin jaroj al la tiama Kantono Baden. Post ties integriĝo en la Kantonon Argovio, Rudolfstetten fariĝis parto de la hodiaŭa argovia distrikto Bremgarten.



Eksteraj ligiloj |



  • Oficiala retejo de la komunumo Rudolfstetten-Friedlisberg


  • Rudolfstetten-Friedlisberg en la Historia Leksikono de Svislando germane france itale


    Vikifontaro|}}
  • La vikipedia komunejo


  • Kunlaboru en CommonsKomunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Rudolfstetten-Friedlisberg












  • Popular posts from this blog

    Erzsébet Schaár

    Ponta tanko

    Facebook