Himalaja cedro




















Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Himalaja cedro


Deodarregno = Plantoj Plantae
Deodarregno = Plantoj Plantae


Biologia klasado






























Regno:

Plantoj Plantae

Divizio:

Pinofitoj Pinophyta

Klaso:

Pinopsidoj Pinopsida

Ordo:

Pinaloj Pinales

Familio:

Pinacoj Pinaceae

Genro:

Cedro Cedrus

Specio:

C. deodara



Dunomo


Cedrus deodara
(Roxb.) G.Don, 1830

Konserva statuso


Status iucn2.3 LC eo.svg
Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)


Aliaj Vikimediaj projektoj







Wikispecies-logo.svg

Sistematiko en Vikispecioj








Commons-logo.svg

Komunejo pri Himalaja cedro









v  d  r


Information icon.svg



La himalaja cedrodeodaro (Cedrus deodara) estas specio de cedro kies naskiĝlando estas okcidenta himalajo, inter orienta Afganujo, norda Pakistano, nord-okcidenta kaj nord-centra Barato, sud-okcidenta Tibeto kaj okcidenta Nepalo. Estas ampleksa ĉiamverda konifero kiu kreskas inter 1.500 kaj 3.200 metrojn alte. Lia alteco povas atingi 40-50 m, pli malofte 60. Lia trunko povas mezuri diametre pli ol 3 m.


La himalaja cedro estas la nacia arbo de Pakistano. La termino Deodaro devenas de la sanskrita vorto Devadara tradukebla kiel Ligno de la dioj.




Enhavo






  • 1 Disvastigo kaj Starejo


  • 2 Priskribo


  • 3 Utiligado


  • 4 Kultivaroj


  • 5 Vidu ankaŭ





Disvastigo kaj Starejo |


La himalaja-cedro hejmiĝas de la okcidenta Nepalo ĝis la orienta Afganio. Tie ĝi kreskas en alteco de 1200 m ĝis 3000 m super marnivelo. Ĝi kreskas kaj sur nutraĵriĉaj kaj sekaj kalkŝtonaj grundoj kaj sur acidetaj grundoj.



Priskribo |


Sub optimaj kondiĉoj la cedro atingas altecon de 35 m. La ĉefaj branĉoj kreskas horizontale kaj havas pendantajn pintojn. La flekseblaj nadloj estas 4 ĝis 5 cm longaj. Ili estas la plej longaj de ĉiu cedro. Junece ili estas blu-verdaj kaj fariĝis en aĝo de ĉirkaŭ 25 jaroj pli malhelaj. Ĉe longŝoso la nadloj kreskas unuope, ĉe kurtŝoso en faskoj. La pintoj de la nadloj estas travideblaj (karakterizaĵo de la spcio!). La strobiloj estas starantaj kaj ĉirkaŭ 9 cm grandaj kaj 5 ĝis 6 cm larĝaj.




Utiligado |


En Hindio oni uzis la lignon por konstrui ŝipojn. Tial la arbo estis kultivata en Anglio. La provo malsukcesis, ĉar la kvalito de la ligno ne estis tie kiel en la sudo. La specio estis kultivita ekde 1822 kiel ornamarbo en Eŭropo. Ofte la arbo ne estas sufice frostrezista en multaj regionoj de Eŭropo.



Kultivaroj |


Jenaj kultivaroj estas distingeblaj:



  • 'Albospica': nordia selektado de 1899 kun junaĝe hel-kremflavaj nadloj, kiu nur fine de la vegetperiodo fariĝas verdaj.

  • 'Argenta': bredita en Francio kaj 1866 priskribita, kun arĝent-verdaj nadloj.

  • 'Aurea': 1866 bredita en Unuiĝinta Reĝlando , komence orflavaj, poste verdaj nadloj.

  • 'Gold Mound': 1982 en Kanado bredita kultivaro, kiu tre larĝe kreskas. La nadloj estas flave verdaj.

  • 'Pendula': ĉirkaŭ 1900 en Germanio bredita kultivaro, kiu kreskas preskaŭ rampanta.

  • 'Robusta': klono el Grandbritio, priskribita 1852; kun pendantaj branĉoj kaj hel-bluverdaj nadloj.

  • 'Verticillata': ĉirkaŭ 1887 en Francujo bredita, en juneco kun impona habito kaj supren montantaj branĉpintoj.



Vidu ankaŭ |


  • Okcident-himalajaj subalpaj koniferaroj





Portala ikono Portalo pri Biologio








Popular posts from this blog

Erzsébet Schaár

Ponta tanko

Facebook