Belfaux













































Belfaux

Blazono de Belfaux


Blazono de Belfaux

Belfaux


Belfaux
Kantono
Friburgo
Distrikto
Sarino

Koordinatoj 

46°49′17″N 7°6′26″O  /  46.82139°N, 7.10722°O / 46.82139; 7.10722 (Belfaux)Koordinatoj: 46°49′17″N 7°6′26″O  /  46.82139°N, 7.10722°O / 46.82139; 7.10722 (Belfaux)
Nombro de enloĝantoj
2723
Areo
6,46 km²
Alteco
584 m super marnivelo
Poŝtkodo
1782
Komunumkodo
2175

Mapo de Belfaux


Mapo de Belfaux







v  d  r


Information icon.svg



Belfaux (prononcu belfo, malnova germanlingva nomo Gumschen) estas komunumo en la distrikto Sarino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 2723 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Najbaraj komunumoj


  • 3 Trafiko


  • 4 Historio


  • 5 Famaj personecoj


  • 6 Notoj kaj referencoj


  • 7 Eksteraj ligiloj


  • 8 Bildoj





Geografio |


Belfaux situas en la Friburga Mezlando, proksimume 4 kilometrojn nordokcidente de la kantonĉefurbo Friburgo. La komunumo konsistas el la du vilaĝoj Belfaux kaj Cutterwil, krome al ĝi apartenas la setlejoj Maison Neuve kaj Château du Bois, kaj diversaj izilitaj bienoj. Tra la komunumo fluas la rojo Sonna, alfluanto de la Lago de Schiffenen.[1]


La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,46 km², de kiuj 31,0% estas kovritaj de arbaro, 53,4% servas por agrikulturo kaj 14,6% por setlado.
[2]



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Belfaux limas en nordo al Misery-Courtion, en okcidento al La Sonnaz, en sudokcidento al Givisiez, en sudo al Corminboeuf, en sudsudokcidento al Chésopelloz, en sudokcidento al Autafond, kaj en nordokcidento al Grolley.



Trafiko |


Tra Belfaux pasas la kantona ĉefvojo n-ro 157 de Friburgo al Payerne. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas proksimume 3 kilometrojn oriente de la komunumo. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la du trajnlinioj de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Friburgo al Payerne kaj de Friburgo al Morato, kiuj ambaŭ disponas pri stacidomo sur la komunuma teritorio. Krome la komunumo estas konektita per du linioj al la busreto de la Transporto Publika Friburga.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Belfaux datiĝas el la 12-a jarcento kiel Bellofago. En la jaro 1977 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Cutterwil estis integrita al Belfaux. Dum mezepoko Belfaux apartenis al Guillaume de Montagny kaj poste al Richard de Corbières, kiu ĝi 1283 koncedis al Rudolfo de Habsburgo. En la jaro 1442 Belfaux estis atribuita al la Malnova Kamparo de Friburgo sub la Hospitala Flago. Ek de la Helveta Revolucio de 1798 ĝis 1848 ĝi apartenis al la distrikto Friburgo, tiam ĝi sub la nova kantona konstitucio estis integrita al la distrikto Sarino.[3]



Famaj personecoj |



  • Alain Berset, naskiĝis 1972, membro de la Federacia Konsilio de Svislando, pasigis sian infanecon en Belfaux.


Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo


  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011


  3. Fonto: Simone Vörös: Belfaux en Historia Leksikono de Svislando (2011-02-25)



Eksteraj ligiloj |


  • Oficiala retejo de la komunumo Belfaux

  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Belfaux – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)


Bildoj |













Popular posts from this blog

Erzsébet Schaár

Ponta tanko

Facebook