Abaújszántó







Abaújszántó kaj departemento Borsod-Abaúj-Zemplén en Hungario


Red Dot.gif


Abaújszántó [abaUjsAntO] estas urbo kun rango vinvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Gönc.




Enhavo






  • 1 Bazaj informoj


  • 2 Situo


  • 3 Historio


  • 4 Vidindaĵoj


  • 5 Ĝemelurboj


  • 6 Famuloj


  • 7 Eksteraj ligiloj





Bazaj informoj |




  • Areo: 43 km²


  • Loĝantaro: 3400


  • Poŝtkodo: 3881


  • Telefonprefikso: 47



Situo |




Keloj en Abaújszántó


Abaújszántó situas en valo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Hidasnémeti-Szerencs. Encs estas proksime.



Historio |



La unua skriba mencio devenis el 1275. Dum la historio la komunumo apartenis al vinkultura regiono de Tokaj, alvenis italoj en la 14-a j.c. (tiam la vilaĝo jam iĝis kampurbo), kiuj kunportis italajn metodojn pri la vinkulturo. En 1439 la husanoj kun estreco de Giskra okupis la urbeton.




Blazono de Abaújszántó


En 1712 saksoj alvenis. La fervojo ekfunkciis en 1913. La judoj estis deportataj en 1944. Inter 1921-1962 la komunumo estis distriktejo, dume degradiĝis al vilaĝo, ekde 1971 grandvilaĝo, ekde 2004 denove urbo.



Vidindaĵoj |




Skulptaĵo en Abaújszántó



  • romkatolika preĝejo

  • grekokatolika preĝejo el 1792

  • kalvinana preĝejo el 1864

  • luterana preĝejo el 1792


  • kastelo de Patay (patai)

  • termala banejo



Ĝemelurboj |




  • Germanio Bad Schwalbach, Germanio


  • Germanio Oberlungwitz, Germanio



Famuloj |



  • en Abaújszántó naskiĝis kaj mortis historiisto Pál Jászay

  • en Abaújszántó naskiĝis:


    • artisto István Drozsnyik


    • kuracisto kaj esperantisto Kálmán Kalocsay





Eksteraj ligiloj |




  • Oficiala retejo (en la hungara)

  • European Wineroads




Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo