Alba Iulia
Alba Iulia | ||||
---|---|---|---|---|
Flago | Blazono | |||
Administrado | ||||
Statuso | Municipo | |||
Lando | Rumanio | |||
Distrikto | Alba | |||
Poŝtkodo | 510118 | |||
Aŭtokodo | AB | |||
Telefona antaŭkodo | (+40) 02 58 | |||
Retpaĝaro | http://www.apulum.ro/ | |||
Politiko | ||||
Urbestro | Mircea Hava | |||
Demografio | ||||
Loĝantaro | 65,904 (2 006) | |||
Loĝdenso | 640 loĝ./km² | |||
Geografio | ||||
Koordinatoj | 46°4′1″N 23°34′12″O / 46.06694°N, 23.57°O / 46.06694; 23.57 (Alba Iulia) | |||
Alto | 230 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero | |||
Areo | 103,65 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero | |||
Horzono | Orient-Eŭropa Horzono [+] | |||
| ||||
Alia projekto | ||||
Vikimedia Komunejo Alba Iulia [+] | ||||
Alba Iulia [alba julija] (hungare: Gyulafehérvár [djulafehervar], germane: Weissenburg, Karlsburg) estas urbo en Rumanio en la suda parto de Transilvanio ĉe la kunfluo de la rivero Mureș kaj la rivero Ampoiu. Ĝi estas la ĉefurbo de la Distrikto Alba. Administre apartenas al ĝi: Bărăbanț, Micești (Alba Iulia), Oarda, Pâclișa.
Enhavo
1 Loĝantaro
2 Historio
3 Administrado
4 Renomaj personoj
5 Fonto
6 Ĝemelecoj
7 Vidu ankaŭ
8 Eksteraj ligiloj
Loĝantaro |
En 1910 ĝi havis 11.616 loĝantojn, el kiuj 5.226 hungaroj, 5.170 rumanoj, 792 germanoj, 387 romaoj; en 1992 65 091 loĝantojn. En 2002 el entute 66 406 loĝantoj, 94,5 % estis rumanoj kaj 2,8 % hungaroj.
Historio |
Ĝis 1919 Alba Iulia/Gyulafehérvár apartenis al Hungario (Alsó-Fehér). Ĝi estis rezidejo de landestroj de Transilvanio ĝis 1690. Tie rezidas la latina katolika ĉefepiskopejo (nuna ĉefepiskopo: György Jakubinyi). Grava kultura institucio estas la Biblioteko Batthyaneum. En la landestra palaco konstruigita de landestro Gabrielo Bethlen troviĝis ligna baldakeno pentrita ĉirkaŭ 1620 de János Mezőbándi Egerházi. Ĝi pereis. La 1-an de decembro 1918 la rumanoj en granda kunveno proklamis tie la unuigon de Transilvanio kun Rumanio.
Administrado |
- Partoș (Alba Iulia)
Renomaj personoj |
Antal Jakab (* Kilyénfalva la 13-an de marto 1909 – Alba Iulia la 5-an de majo 1993): katolika episkopo.
Antal Péter (* Kilyénfalva la 2-an de junio 1880 - Alba Iulia la 17-an de oktobro 1964): eklezia verkisto.
Fonto |
Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Ĝemelecoj |
Alba Iulia ĝemeliĝis kun jenaj urboj:
Arnsberg en Germanio (1974)
Székesfehérvár en Hungario (1994)
Nazareto en Israelo (1994)
Aigio en Grekio (2001)
Sliven en Bulgario (2002)
Düzce en Turkio (2001)
San Benedetto del Tronto en Italio (2001)
Vidu ankaŭ |
- Listo de renomaj personoj de Alba Iulia
Eksteraj ligiloj |
- Popolnombrado 2002
- Fotoj de Alba Iulia: katedralo, ĉefepiskopejo, fortikaĵo...
|