Stadiono
Stadiono (ankaŭ stadio) estas sportejo kun areno por atletaj aŭ sportaj ekzercoj kaj konkursoj, kaj multŝtupaj vicoj da sidlokoj por rigardantoj.
Laŭ Francisko Azorín stadio estas Luktejo, areno, antikve unu stadio longa, ĉirkaŭita de ŝtuparigita sidejo, kie jam la antikvaj grekoj vete luktis, kuris, saltis, ĵetis diskon, k. ludis. Mezurunuo de la grekoj 184,98 m. la atena; 192,27 m. la olimpa.[1] Li indikas etimologion el la greka stadion (stadio, mezurunuo), kaj de tie la latina stadium. Kaj li aldonas la terminon stadimetro.[2]
Famaj stadionoj |
Stadiono de Francio (Parizo)
Puskás-stadiono (iama Popolstadiono) en Hungario
Stadiono Ĵurnalisto Mário Filho (kromnome Maracanã) en Rio de Janeiro, Brazilo
Stadiono Cícero Pompeu de Toledo (kromnome Morumbi) en São Paulo, Brazilo
Urba Stadiono D-ro Paulo Machado de Carvalho (kromnome Pacaembu) en São Paulo, Brazilo
Bildaro |
Plej stadionoj estas subĉielaj, kiel ĉi tiu futbala stadiono en Nederlando.
Stadiono de Novjorkaj "Yankees".
Koloseo en Romo. Antikva stadiono.
Notoj |
↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 188.
↑ Azorín, samloke.