Orange (Kalifornio)

Multi tool use
Orange estas grandurbo kaj universitata urbo en Usono, en subŝtato Kalifornio, en Kantono Orange (Kalifornio).

Situo de Orange en Kalifornio
Enhavo
1 Bazaj informoj
2 Geografio
3 Historio
4 Trafiko
5 Klimato
6 Servoj
7 Ĝemelurboj
8 Fontoj
Bazaj informoj |
Koordinatoj: 33°48′N 117°49′U / 33.8°N, 117.817°U / 33.8; -117.817 (Orange (Kalifornio))Koordinatoj: 33°48′N 117°49′U / 33.8°N, 117.817°U / 33.8; -117.817 (Orange (Kalifornio))
Areo: 65 km²
Loĝantaro: 136.416 (en 2010)
Supermara alteco: 59 m
Horzono: UTC-8h (en somero UTC-7h )
Poŝtkodoj: 92856-92869
Telefonkodoj: 657, 714
Vendejego en Orange
Geografio |
Orange situas en la sudokcidenta landparto de Usono, en la sudokcidenta parto de la subŝtato. Anaheim troviĝas 6, Santa Ana (Kalifornio) 8, Garden Grove (Kalifornio) 12, Irvine 14 km.
Historio |
En la nuna Orange indianoj vivis jam antaŭ 2 miljaroj. En 1769 meksikanoj-hispanoj alvenis, kiuj nomis la vastajn kampojn "Valo de Sankta Anna". Ili komencis loĝadi en la valo ekde 1776. En 1848 norda Kalifornio iĝis apartenaĵo de Usono. Ĝis 1873 la urbeto havis la nomon Richland. La alveninta fervojo helpis la evoluon, precipe la agrikulturon.
Trafiko |
Fontano en Orange

Stacidomo en Orange

Komunumoj en Kantono Orange, kie estas trovebla ankaŭ Orange-urbo (fleve kolorigita)
Loĝantoj de Orange profitas flughavenon de Santa Ana. La urbego havas bonajn vojajn kaj relajn ligojn kun la apudaĵo.
Klimato |
Orange situas en mediteranea klimato. La temperaturo averaĝe varias inter 11-23 °C, en aŭgusto averaĝe estas 28 °C kun rekordo 43 °C, en januaro averaĝe estas 7 °C kun rekordo -6 °C. Jare pluvas po 320 mm. La pluvo kulminas en januaro, inter junio-julio praktike ne pluvas. Tre malofte neĝas.
Servoj |
- Ĉapmana Universitato
Ĝemelurboj |
Santiago de Querétaro, Meksiko
kvartalo Novo Kosino en Moskvo, Rusio
Orange (Aŭstralio), Aŭstralio
Orange (Francio), Francio
Timaru, Nov-Zelando
Partneroj:
Santiago de Chile, Ĉilio
Utrecht, Nederlando
Fontoj |
- Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
- Tiu ĉi artikolo tradukiĝis helpe de Guglo, estis prenitaj nur tiuj frazpartoj, kiuj estis sencohavaj el anglalingva Vikipedio
Ew,mCoh Z7 7RRBACE,N,KpDeZFHglrOXEVcrKlBRk,xL0GoK5MqCzKgh49Og1SN3zjFn