Irvino




Irvino (angle Irvine) estas grandurbo kaj grava universitata urbo en Kantono Orange, Kalifornio, Usono.




Situo de Irvino en Kalifornio




Enhavo






  • 1 Bazaj informoj


  • 2 Geografio


  • 3 Historio


  • 4 Trafiko


  • 5 Klimato


  • 6 Vidindaĵoj


  • 7 Ĝemelurboj


  • 8 Famuloj


  • 9 Nomportantoj


  • 10 Fontoj





Bazaj informoj |




  • Koordinatoj: 33°41′N 117°47′U  /  33.683°N, 117.783°U / 33.683; -117.783 (Irvino)Koordinatoj: 33°41′N 117°47′U  /  33.683°N, 117.783°U / 33.683; -117.783 (Irvino)


  • Areo: 172 km²


  • Loĝantaro: 223.729 (en 2012)


  • Supermara alteco: 17 m


  • Horzono: UTC-8h (en somero UTC-7h )


  • Poŝtkodoj: 92602-92604, 92606, 92612, 92614, 92616-92620, 92623, 92697, 92709, 92710


  • Telefonkodoj: 949, 714




Irvino, urbomezo



Geografio |


Irvino situas en la sudokcidenta landparto de Usono, en la sudokcidenta parto de la subŝtato. Santa Ana troviĝas 10, Costa Mesa 11, Orange (Kalifornio) 14 km.



Historio |


En la nuna Irvino indianoj vivis jam antaŭ 2 miljaroj. Gaspar de Portolà hispana esploristo venis en 1769. La hispanoj prenis kampojn por misio, fortikaĵo kaj brutoj. Baldaŭe grandaj bienoj formiĝis, kiuj estis ĝermoj de la nuntempaj urboj. Post 1848 usonanoj alvenis, kiuj aĉetis la kampojn por ŝafopaŝtado, unu el ili estis James Irvine. Komenciĝis ankaŭ kampokultivadoj. En 1888 proksime fervojo ekfunkciis kaj oni nomis haltejon pri James Irvine. La urbeto, kiu formiĝis ĉirkaŭ tiu stacio, estis nomita Myford laŭ la filo de Irvine. La urbo estis renomita Irvine en 1914. Irvino estis planita kaj konstruita ekde la 1960-aj jaroj de la entrepreno Irvine Company; ĝi ricevis en 1971 oficiale la urbajn rajtojn. En Irvino troviĝas kampuso de Universitato de Kalifornio.


Irvino estas la hejmo de la ĉeno In-N-Out Burger, de la Ayn Rand Institute (ekde 1985) kaj The Center for Medical Progress (ekde 2013).



Trafiko |




Financa kvartalo en Irvino




Vido en Irvino


En la urbego aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. Menciindas la biciklovojetoj.



Klimato |


Irvino situas en mediteranea klimato. La temperaturo averaĝe varias inter 10-24 °C, inter junio-septembro la rekorda varmo estas 43 °C, en januaro la malvarma rekordo estas -6 °C. Jare pluvas po 352 mm. La pluvo kulminas en februaro kaj malkulminas en julio.



Vidindaĵoj |



  • Islama Centro


  • preĝejo de maristoj

  • Masonista Parko kaj aliaj parkoj


  • templo Pao Fa

  • akvoparko



Ĝemelurboj |




  • Meksiko Hermosillo, Meksiko


  • Japanio Cukuba, Japanio


  • Tajvano Taojuan, Tajvano



Famuloj |


En Irvino mortis:




  • hungara Béla Bíró (arthistoriisto)

  • hungara-usona fizikisto Adalbert Béla Lengyel.



Nomportantoj |



  • asteroido 6825 Irvine


Fontoj |



  • Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2

  • Tiu ĉi artikolo tradukiĝis helpe de WikiTrans, estis prenitaj nur tiuj frazpartoj, kiuj estis sencohavaj el anglalingva Vikipedio









Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár