Ĝemelurbo
Ĝemelurboj, ĝemelaj urboj, partneraj urboj, fratinaj urboj aŭ amikecaj urboj estas komunumoj kiuj mem elektis transliman longatempan partnerecon kaj kunlaboradon kaj kutime troviĝas intence ne en pleja proksimeco, sed celas transponti kulturajn diferencojn kaj interkomprenigi la urbanojn kaj eble ankaŭ ekonomia interŝanĝo. Ĝemela rilato povas ekzisti ankaŭ inter provincoj aŭ subŝtatoj. Kontraŭe, la vorto duobla urbo estas termino por du administre sendependaj urboj, kiuj situas rekte unu apud la alia kaj teorie konsidereblus unusola urbo, sed kiuj estas dividitaj per rivero aŭ per ŝtata aŭ alia administra limo.
Enhavo
1 Difino
2 Eŭropo
3 Usono
4 Oceanio
5 Azio
6 Tutmonde
7 Rolo de Esperanto kaj fruktodonaj ĝemeliĝoj
8 Reta Informilo pri Ĝemelaj Urboj
9 Listo de Ĝemelaj Urboj
10 Informo en UEA-Vikio kaj Fejsbuko
Difino |
La esprimo ĝemelurboj, ĝemelaj urboj, aŭ partneraj urboj signifas urbojn, kiuj interkonsentis pri speciala partnereco por kultura kaj eble ankaŭ ekonomia interŝanĝo. Kutime, sed ne ĉiam, ĝemelaj urboj estas en malsamaj landoj. Se la urboj A kaj B estas ĝemeloj kaj samtempe B ĝemele kunlaboras kun urbo C, tiuokaze eblas, sed ne necesas, ke A kaj C havas ĝemelan rilaton inter si.
Principe urba ĝemeleco estas simetria ligo, sed se unu el la partneroj havas malpli evoluintan strukturon, ĝemeleco povas signifi ankaŭ evoluigan helpon.
Ĝemela rilato je urba, provinca aŭ ŝtata nivelo estas vaste bazita, oficiale aprobita, longatempa partnereco inter du komunumoj, regionoj aŭ subŝtatoj en du landoj. Ĝemela rilato iĝas oficiala per subskriba ceremonio de la estroj de la du lokaj jurisdikcioj, post la aprobo de la lokaj urbaj konsilioj, provincaj komisaroj aŭ ŝtataj parlamentanoj.
Eŭropo |
Urboĝemelecoj evoluis en Eŭropo post la Dua mondmilito kaj estis unu el la vojoj interproksimigi la eŭropajn popolojn, cele al evito de plia milito. La kontaktoj pro ĝemeleco intensigu la reciprokan komprenon kaj instigu ankaŭ ekonomian kunlaboron je ĉiuflanka profito. La koncepto de urboĝemeleco estas plej populara en Eŭropo, sed disvastiĝis ankaŭ al aliaj kontinentoj. Precipe eŭropaj urboj serĉis kaj trovis ĝemelojn ankaŭ trans la limoj de Eŭropo. Dum la Malvarma milito ekestis ankaŭ ĝemelecoj inter la du partoj de dividita Germanio. Pro tio nun pluraj germanaj urboj havas ĝemelon en la sama, reunuigita lando. Ekde 1989 eŭropaj urboĝemelecoj estas finance subtenataj de Eŭropa Unio.
La Konsilantaro de Eŭropaj Komunumoj kaj Regionoj (CEMR - Council of European Municipalities and Regions) en sia retejo donas liston de la ĝemeliĝaj funkciuloj en ĉiuj Unuiĝintaj Naciaj Komunumoj en ĉiuj Eŭropaj landoj, ne nur en Eŭropa Unio. La organizaĵo havas komitatojn kaj laborgrupojn pri diversaj temoj.
- La ĝemeliĝa retejo de la CEMR (Twinning.org) donas pli da informoj pri ĝemeliĝo ene de Eŭropo, ne nur de Eŭropa Unio.
Usono |
- La ĝemelurbaj rilatoj inter Usono kaj eksterusonaj landoj komenciĝis post la Dua mondmilito kaj evoluis al nacia movado kiam laŭ iniciato de Prezidento Dwight D. Eisenhower en 1956 kreiĝis la organizaĵo Sister Cities International (Fratinaj Urboj Internaciaj). Origine parto de la Usona Nacia Ligo de Urboj (National League of Cities), pro enormaj kreskado kaj populareco en 1967 Sister Cities International (SCI) iĝis aparta, senprofitcela korporacio. La intenco de Prezidento Eisenhower estis partoprenigi individuojn kaj organizojn je ĉiu nivelo de la socio en civitana diplomatio, esperante ke interhomaj rilatoj, instigitaj de ĝemelaj rilatoj urbaj, provincaj kaj ŝtataj, malpliigos la ŝancon ke okazos estontaj tutmondaj konfliktoj. Tiu senprofitcela civitan-diplomatia reto celas krei kaj fortigi partnerecojn inter usonaj kaj eksterusonaj komunumoj por pliigi tutmondan kunlaboradon je komunuma nivelo, instigi kulturan interkompreniĝon kaj stimuli ekonomian evoluon. Ĝi kondukas la movadon por loka komunuma evoluo kaj volontula aktivado per instigi kaj kapabligi individuajn civitanojn, municipajn oficistojn kaj komercestrojn realigi longdaŭrajn programojn de reciproka avantaĝo. Entute estas pli ol 2000 usonaj urboj kiuj havas de 1 ĝis ĉirkaŭ 15 ĝemeliĝojn en la tuta mondo.
- Amikeca Armeo Internacia (Friendship Force International). Tiu ĉi organizaĵo, kreita en 1977, donas ŝancojn por esplori novajn landojn kaj kulturojn per kunigo de homoj je persona nivelo.
Oceanio |
- Aŭstralia Ĝemelurba Asocio (Sistercities Australia). Ĉi tie oni trovas ligilojn al ĝemeliĝoj de multaj aŭstraliaj urboj.
- Nov-Zelanda Ĝemelurba Asocio (Sistercities New Zealand). Ĉi tie oni trovas ligilojn al ĝemeliĝoj de multaj nov-zelandaj urboj.
Azio |
- Japana organizo de lokaj registaroj por subteni internaciajn aktivecojn de lokaj registaroj (CLAIR Council of Local Authorities for International Relations).
- Korea Asocio de 16 urboj kaj provincoj i.a. por subteni internaciajn aferojn de lokaj registaroj kaj promocii kunlaboron inter la lokaj registaroj de Korea Respubliko, Ĉinio kaj Japanio (Governors Association of Korea).
Tutmonde |
- Tutmonda Reto de Komunumoj, lokaj kaj regionaj Registaroj. Uniĝintaj Komunumoj kaj lokaj Registaroj. (UCLG: United Cities and Local Governments, The Global Network of Cities, local and regional Governments)
Rolo de Esperanto kaj fruktodonaj ĝemeliĝoj |
Ofte ĝemelaj urboj situas ne nur en malsamaj landoj, sed eĉ en malsamaj lingvo-regionoj.
En la kunlaboro inter samcelaj organizaĵoj, kluboj ktp. en urboĝemeloj la Esperanto-organizoj ĝuas la avantaĝon de facila interkompreniĝo.
Tial ili foje estas motoroj aŭ eĉ pioniroj de ĝemeliĝoj.
Fruktodonaj ekzemploj estas jenaj ĝemelecoj:
Herzberg en Germanio kaj Góra en Pollando
Malbork en Pollando kaj Sölvesborg en Svedio
Brno en Ĉeĥio kaj Stutgarto en Germanio
Tiĥvin en Rusio kaj Hérouville-Saint-Clair en Francio
Alkmaar en Nederlando kun Darmstadt en Germanio kaj Troyes en Francio kaj Tata en Hungario plus Brescia en Italio kiel ĝemelurbo de Troyes kaj Darmstadt
Reta Informilo pri Ĝemelaj Urboj |
- "Informiloj pri Ĝemelaj Urboj" [1],
- en UEA-Vikio: [2]
Listo de Ĝemelaj Urboj |
- Listo de ĝemelaj urboj laŭ landonomo
Informo en UEA-Vikio kaj Fejsbuko |
Vidu en UEA-Vikio [3] paĝojn kun diversaj informoj pri Ĝemelaj Urboj.
En Fejsbuko vidu [4].